William Auld mortis

HeKo 309 4-C, 11 sep 06
La Esperanta Civito, kies legitimilon li posedis,

la Esperanta PEN, kies prezidanto li estis,

la redakcioj de “Literatura Foiro” kaj “Heroldo de Esperanto”, kies kunlaboranto li estis,

la kooperativo de Literatura Foiro,
kiu eldonis lian verkon “Paŝoj al plena posedo” kaj eldonos lian ĉefverkon “La infana raso”,

Du kongresaj numeroj de "Heroldo"

HeKo 309 3-B, 5 sep 06

Ene de dek tagoj estis jam redaktitaj la du aŭgustaj numeroj de “Heroldo de Esperanto”, dediĉitaj al la kongresoj de UEA, TEJO, ILEI kaj aliaj.

La numero 2091 (10:2006) fontas ĉefe el la raportoj de Marie-France Conde Rey kaj Dieter Rooke, korespondantoj de HdE en Florenco, kun multaj fotoj.

Lingva Komitato: intervjuo al la Konsulo

HeKo 308 C-9, 23 auxg 06

D: Profesoro Zelazny, vi proponis leghon por la starigo de Lingva Komitato de Esperantio. Kial?
R: Ĉar la Civitaj instancoj bezonas de tempo al tempo lingvajn konsilojn, precipe pro la evoluo de la jura lingvaĵo. La Konstitucio antauvidas konsulti institucion au krei komisionon “ad hoc”. Ni trovis oportuna la kreon de komitato, t.e. de konstanta komisiono.

Ekspozicio en Orjahovo

HeKo 308 7-B, 21 auxg 06

La 17an de aŭgusto 2006 en la urba muzeo de Orjahovo estis inaŭgurita granda ekspozicio prezentanta la historion de la esperanto-komunumo en la Vraco-regiono (al kiu apartenas Orjahovo) ĝis la fino de la dua mondmilito.

Giorgio Silfer prelegos en Londono

HeKo 308 4-A, 11 auxg 06

“La Infana Raso aperis antaŭ kvindek jaroj” estas la temo de la prelego de prof. Giorgio Silfer, akademia fakulo pri interlingvistiko kaj esperantologio, per kiu la Londona Esperanto-Klubo inaŭguros sian postferian programon, vendredon la 8an de septembro 2006, ekde 18h30, ĉe la kutima sidejo.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.