"Literatura Foiro" 331, oktobro 2024

HeKo 846 3-B, 19 sep 24

La oktobra numero de LF, la 331a, jam survojas al sia internacia abonantaro. Kiel oni rimarkis el la kvar jam presitaj numeroj, la ĉi-jaraj kovropaĝoj elstarigas la pentraĵojn de Maja Gorova, vicprezidantino de Bulgara E-Asocio kaj filino de la esperantista verkisto Ĥrima Gorov, kies belartaj kompetento kaj sentemo evidentiĝis per pluraj ekspozicioj lokaj kaj internaciaj.

EU-agnosko pri esperanto kvazaŭ regiona aŭ minoritata lingvo

HeKo 846 2-E, 16 sep 24

S-ro Etsuo Miyoshi komunikas: “Rezulte de la reklamkampanjo pri Esperanto kaj posta letera kampanjo estiĝis rekta kontakto kun la Eŭropa Komisiono. Nun la departamento “Lernejoj kaj Multlingveco” konfirmis, ke por la projektoj de Erasmus+ kaj Kreema Eŭropo (Creative Europe) Esperanto estas samrajta kun aliaj lingvoj inkluzive de regionaj kaj minoritataj lingvoj.

Tri lingvotestaj sesioj en tri landoj ĉi-aŭtune

HeKo 845 4-C, 7 sep 24

Ĉi-aŭtune eblos trapasi lingvotestajn sesiojn en tri lokoj: Toso-de-Maro (koincide kun la 3a NAKSE), 23-24 oktobro; Ĉaŭdefono (koincide kun la KCE-simpozio), 1-3 novembro; Bujumburo (koincide kun la AEI-staĝo), 6-14 decembro. Pri la unuaj du responsos Kultura Centro Esperantista; pri la tria Afrika Esperanto-Instituto laŭ delego de KCE. Ĉiu okazas reale, neniu virtuale.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.