La urbestro de Málaga atestis la ĵuron de nia Senato
Lia Urbestra Moŝto Francisco de la Torre Prados akceptis hodiaŭ la Parlamenton de la Esperanta Civito / Civitas Esperantica, fine de la inaŭgura sesio por la kvina mandato ekde la promulgo de la Konstitucio, kaj atestis la ĵuron de lojaleco al la Ĉarto de Sabloneto.