Esperanta Civito

Eksperimenta fazo de Pasvorta Reto

Helpe de Aleksandro, studento en lombarda universitato, Pasvorta Reto funkcias jam de tri tagoj kaj havas ankaŭ propran Facebook-paĝon. Dum ĉi tiu eksperimenta fazo iom post iom esperantiĝas ĉiuj instrukcioj en la retejo, laŭ la ofteco de ilia uzado; difiniĝas la ofertoj; prepariĝas la reglamento kaj la ĉeklibretoj; kreskas la nombro de la retanoj.

Ankoraŭ ne adekvate konsiderata estas la originaleco de telematika tempobanko; sed kontaktoj kun alilingvaj tempobankoj, ĉiam teritorie kondiĉitaj, venos poste.

La delego pri Pasvorta Reto estas asignita al la vickonsulo pri informado, sen. Julio Herrero, ĉar de li dependas politike la ĉeesto de la Esperanta Civito en la reto.

La kutima nelojala konduto karakterizas la antiraŭmistojn, kiuj lanĉis (per la skandalgazeto kies redaktoro Kalle Kniivilä ĵus estis denuncita de Andreas Künzli pro antisemitismo...) atakon kontraŭ ĉi tiu valora iniciato, klopodante meti kaj la aŭtoron de la bildoj en www.tempobanko.net kaj la estraron de TEJO kontraŭ la Esperanta Civito.

Efektive TEJO neniel reagis kontraŭ Pasvorta Reto (pri kiu ĝi estis adekvate informita jam pasintjare) kaj s-ro Martin Markarian agnoskis ke la eldonrajtoj de la bildoj apartenas al LF-koop, registrinta ilin pro la libro "Paŝoj al plena posedo". LF-koop sponsoras la novan iniciaton disponigante tiujn bildojn. Do plian fojon Karleto Kiunivela restis kun kontuzo muzela... ĉu iam li agnoskos siajn manipulojn?

[HeKo 528 5-C, 11 mar 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0463 s s 
  Total: 0.0606 s s