Esperanta Civito

En Malago nia plej granda biblioteko de Andaluzio

Pli ol du mil unuoj de esperanta kaj interlingvistika biblioteko estas stokataj survoje al la Esperanto-Domo en Malago. Ili devenas el plej diversaj donacintoj, precipe en Svislando: Anna Bartek, Renata Filali, KCE, LF-koop, Perla Martinelli, Giorgio Silfer... La livero de la stoko devus esti kompleta okaze de la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko, meze de oktobro 2013.

Tamen la libraro ne situos en la Esperanto-Domo mem: ilin akceptos du urbaj bibliotekoj tute apud ĝi. Tiamaniere la libraro estos alirebla je regula horaro, katalogata kaj pruntebla eĉ de aliaj lokoj en Andaluzio. Pri la tuto okupiĝos la biblioteka personaro mem. Tiel du pliaj bibliotekoj kunlaboros kun la Komuna Integrita Biblioteka Sistemo, laŭ strategio de la Esperanta Civito.

En unu el la du bibliotekoj situos la ĝenerala literaturo, en alia la porinfana literaturo kaj la verkoj pri interlingvistiko kaj esperantologio. Ambaŭ lokoj estas piede atingeblaj de la Esperanto-Domo, je distanco de agrablaj promenoj (20-minuta por unu, apenaŭ kvinminuta por alia).

Sen. Giorgio Silfer prelegos hispanlingve 4 junio 2013 en unu el la du bibliotekoj pri la temo "La lingvoj inventitaj: en mistiko, en literaturo, en internacia komunikado". Semajnon poste, 11 junio 2013, li prelegos hispanlingve en la alia biblioteko, pri la temo "La ĉefverkoj de la mondliteraturo tradukitaj al esperanto".

En junio, en unu el la du bibliotekoj, laŭ unuanima peto de la publiko ĉeestinta antaŭan prelegon de c-ino Perla Martinelli, ekos rapida esperanto-kurso.

La intertraktado kun la direktoroj de la du institucioj estis sukcese plenumita ĝuste de c-ino Perla Martinelli, vickonsulo pri edukado kaj sekretario de Esperanta Naturamikaro.

[HeKo 532 1-B, 8 maj 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0483 s s 
  Total: 0.0621 s s