Esperanta Civito

Ĉu la Akademio de Esperanto iĝos nederlanda societo?


La estraro de la Akademio de Esperanto proponas fiksi la juran sidejon de la institucio en Nederlando, kio praktike egalas al ĝia transformo en institucion gravitantan en la UEA-sistemo.

Kompreneble tio vundus la supertendencan karakteron de AdE, kaj specife malrespektus aliajn gravajn partojn de la esperanto-mondo, unuavice SAT en Parizo. Tio povus konduki al pli seriozaj sekvoj, nome la malrekono de la lingva aŭtoritato de AdE fare ne nur de individuoj (kiel jam okazas, ekzemple Bernhard Pabst) sed ankaŭ de kolektivoj.

Krom la supra propono, la ĉefa novaĵo en la nova statuto estas jam konata: la akademianeco fariĝos dumviva, tamen kun ia "emeritigo" ekde la 75a aĝjaro. Ankaŭ la elektoproceduro estos modifita: ne plu laŭ trionoj, sed universale ĉiun trian jaron; ja ne plu temos pri elektoj, sed pri anstataŭigo de emeritoj. La akademianoj ne estos plu kvardek kvin, sed maksimume kvardeko (minimumo ne indikita). Aldoniĝos maksimume dudek "korespondantoj".

Ŝajnas ke falos la klaŭzo de "reprezentado laŭ lingvaj areoj", tiel ke AdE povus teorie konsisti nur el denaskaj franclingvanoj, ekzemple. Efektive nenio garantios la adekvatan ĉeeston de aliaj kontinentoj ol Eŭropo, aŭ de alia sekso ol la vira.

(HeKo 582 2-A, 1 okt 15)

Akademiano kaj Lingva Komitatano Carlo Minnaja komentarias:
La nova statuto ankoraŭ tute ne ekzistas, la demandoj pri dumviveco kaj mandat-daŭro estas ankoraŭ tute ne deciditaj. Pri la jura personeco Perla Martinelli antaŭ dek kvin jaroj prave patronis la juran sendependiĝon de la Akademio, kaj nun ĝi estas finfine proponata pli intense kaj decid-cele. Ĉar malfacile oni povus imagi ke ĝi setlas en Marso, aŭ en eksterteritoria oceana zono, nepras ke ĝi fiksiĝu en lando kie povas esti reciproka helpo kun aliaj solidaj esperantistaj organizaĵoj (pietate, ni ne menciu SAT...). Pri la lingva proporcio de la membraro, hipotezi neniam realiĝintan frenezaĵon ne helpas al serioza informado; legantoj estas sufiĉe inteligentaj kaj kapablas distingi inter seriozo kaj blago.

Bernhard Pabst komentarias:
dankon pro via intereso artikolo. Ĉu mi ĝuste komprenas, ke ĉiuj raportitaj aspektoj estas ankoraŭ nuraj proponoj, do nenio konkreta jam estas decidita? Ĉu oni do legu: "la ĉefa novaĵo en la nova statuto [kiel proponita de la estraro de AdE, sed ne jam decidita de la pleno] estas jam konata"?

La redakcio respondas:
Ĉio komunikita estas propono de la estraro de AdE, dissendita oficiale al la akademianoj kaj korespondantoj komence de oktobro 2015. Parto de tiuj proponoj estis dissendita jam antaŭ unu jaro: pro la ripeto, supozeble ne estis rimarkinda opozicio al ili, fare de la adresitoj.
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0444 s s 
  Total: 0.0593 s s