Esperanta Civito

Silfer persvadis la naturamikan mondkongreson


Danke al siaj oratoraj kaj politikaj kapabloj la unusola delegito de Esperanta Naturamikaro (ENa) sukcesis renversi la situacion favore al la esperantlingva organizo, kadre de la mondkongreso de Naturfreunde Internationale (NFI), hodiaŭ en Hilversumo (Nederlando).

Fondite en 2010 kiel hispana societo, ENa estis tuj akceptita en NFI kiel loka asocio en partnera rilato, sen voĉrajto. La strebo fariĝi plenrajta membro de NFI, per decido de la mondkongreso, fiaskis en 2015, precipe pro la negativa sinteno de la potenca germana delegacio. Tiam ENa ricevis la subtenon nur de la itala, svisa kaj nederlanda delegacioj, kun bonvola sindeteno de la junulara branĉo.

Denove kandidata al la plena membreco ĉi-jare, laŭ propono de la itala sekcio, ENa ree trafis la negativan sintenon de la kongresa buroo, kiu rekomendis malakcepti la progreson de ĝia statuso. C-ano Giorgio Silfer tamen sukcesis akiri la apogon de pluraj delegacioj, krom tiuj de 2015 (inkluzive de la naŭ voĉoj junularaj): aldoniĝis la tuta afrikanaro, la germana, la nederlanda, la slovaka, la finna kaj aliaj minoraj.

Decidan rolon havis la alparolo al la asembleo (en la franca, devige pro la art. 6 de la Konstitucio de la Esperanta Civito, al kiu aliĝas ENa). D-ro Silfer malmuntis jure la argumentadon de la kongresa buroo, demonstrante krome ke, se la kongreso rifuzus ENan pro nesufiĉa membrokvanto, tiam oni devus tuj eksigi almenaŭ tri sekciojn (danan, rumanan kaj svedan), kiuj havas malpli da membroj  kaj eĉ ne naturamikan domon.

Sed la plej grava argumento estis la politika. "Se vi rifuzas la pli altan statuson, vi esprimas vin kontraŭ la fortiĝo de civila societo en la nuna Hispanio. Antaŭ du jaroj la germanaj kamaradoj rifuzis kredi pri la danĝeroj en la hispana demokratio, kaj nun la situacio plene pravigas min. Ni bezonas fortigi la ĉeeston de civilaj societoj sur la teritorio, des pli se mankas ekologiisma movado kaj la grandan bezonon de ŝanĝo en Hispanio neniu kapablas interpreti, krom la sendependistoj kaj la Podemos-movado, en plena inerto de la tradicia maldekstro kaj kun ignoro pri politika leciono kiu povus savi la landon: la leciono de Blas Infante", diris la Vickonsulo.

El la 88 kongresaj voĉoj, kun favora kvorumo je 45, Esperanta Naturamikaro atingis 46, kun 28 voĉoj kontraŭaj (precipe aŭstroj, francoj kaj valonoj) kaj 11 sindetenaj. Post la sinmortigo de TANEF en 2006,  la naturamikoj ree agnoskas (parte) esperantan organizon, kies prezidanto estas c-ano Julio Herrero kaj sekretario c-ino Perla Martinelli.

(HeKo 662 3-B, 21 okt 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0414 s s 
  Total: 0.0548 s s