Esperanta Civito

Nia tradukarto vekis grandan intereson en PEN


Laŭ peto de la prezidumo, prof. Giorgio Silfer moderigis la debaton pri la literatura tradukado en Eŭropo ĉe minoraj lingvoj, hodiaŭ posttagmeze en Bielo (Svislando) kadre de la internacia konferenco de la PEN-Komitato pri tradukarto kaj lingvaj rajtoj. La ĉefaj prelegantoj reprezentis la portugalan (vaste uzatan ekster, sed minoritatan en Eŭropo), la katalunan (minoritatan kaj minorigitan) kaj la sperton de la verkistoj enmigrintaj al Eŭropo el alia lingva areo.

Kiel kunordiganto de la debato, c-ano Silfer anoncis ke li ne subtrahos minutojn al la publiko, krom se iu demandos specife pri la rolo de la traduka ĝenro en esperanto. Tuj pluraj petis tion, kaj en malpli ol kvin minutoj li prezentis la sekvan:

"Kiel vi eble scias, esperanto posedas kvazaŭ superegoon kaj egoon. Unuflanke ĝi estas konceptita kiel lingvo de granda komunikado, aliflanke ĝi funkcias dekomence kiel lingvo de alternativa komunikado, kaj kompreneble de arta kreivo. Jam la unua gramatiko enhavis du originalajn poemojn. Sed ĝuste kiuj perceptis nur la komunikan funkcion, tiuj rigardis suspekteme al la literatura produktado. Kompromiso inter la du eblis privilegiante, ĝis la unua mondmilito, la tradukadon ĉar, unuflanke, ĝi plenumis rolon kreivan kaj, aliflanke, ĝi trankviligis la propagandistojn pro la prestiĝo de tutaj tradukoj el la mondliteraturo."

"Tamen ne nur la Biblio, Shakespeare, Goethe, Tolstoj estis tradukitaj. La ĉefaj aŭtoroj vivis en la cara imperio, kaj specife en Varsovio. Ili tradukis ofte polajn aŭ rusajn verkojn, kaj la slava animo influis nian literaturon: du titoloj el la pola, "La faraono" kaj "Sinjoro Tadeo" iĝis la referencaj. Kiam mi trejnas esperantologojn en Afriko mi kutimas atentigi, ke esperantologo ne povas esti normala afrikano, ĉar li kleras pri orienta Eŭropo multe pli ol averaĝa afrikano."

Legu pli en "Heroldo de Esperanto" (eldonas kaj posedas KCE)

[HeKo 682 7-B, 22 jun 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0167 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0665 s s 
  Total: 0.0832 s s