Pli frondo ol fronto, sed pli vasta kontraŭ UEA
Post la skandalisma nordeŭropa retgazeto, voĉtubo de la bullerismo; apud la diversaj Moleonoj, Milleroj kaj pliaj kamaĉistoj; nun kontraŭ la Universala moviĝas eĉ la Internacia (iama Ĉe-)Instituto en Hago. Ĉiuj kongrue al la devizo (pregita siatempe de László Szilvási), laŭ kiu pli gravas centra oficejo ol komitato kaj estraro kune.