Nova fonduma konsilio por Pro Esperanto
Konforme al Lex Argentaria, la Civita “banko” havas novan fonduman konsilion por la nova mandato 2025-29: ĝin nomumis hieraŭ la Senato, laŭ propono de la Konsulo, kaj ĝi konsistas nur el personoj rezidantaj en la neŭŝatela kantono.