Esperanta Civito

La prozistino de Esperanto-Samizdat

La germanlingva verkistino Herta Müller gajnis la literaturan Nobelon 2009. Laŭ afabla permeso de la eldonejo kaj de la aŭtoro, ni reproduktas la finan parton de la eseo de Giorgio Silfer "Esperanto kiel transnacia arta esprimilo", aperinta en "Literatura Foiro" n-ro 105 (junio-julio 1987), kun aparta mencio pri Herta Müller.

Ankaŭ ĉi-jare la Esperanta PEN kandidatigis, kiel plej reprezentan por nia literaturo, d-inon Marjorie Boulton.

* * *

En la fluo, jen trankvila jen ondeca, de sia "Danubo" (1986) Claudio Magris dediĉas guton eĉ al esperanto:

"Se en Vojvodino la germanoj reduktiĝis je kvar aŭ kvin mil, en Rumanio, nome en Banato kaj Siebenbürgen, ilia kulturo estas ankoraŭ tre vigla. Inter 1944 kaj 1984 aperis pli ol cent verkoj, kaj refortiĝis ankaŭ la dialekta liriko. Nikolaus Berwanger -- jama rumangermana kulturgvidanto, eĉ tro entreprenema, antaŭ nelonge migrinta al FRG -- asertis antaŭ kelkaj jaroj la neceson verki en "Esperanto-samizdat": la poezio aŭtenta devas esti sekreta kaj kaŝa, kvazaŭ malpermesata voĉo de malkonsento, kaj samtempe ĝi parolu al ĉiuj. Lia funkcio de gvidanto trenis lin, fatale, al la ĝeneralecoj de esperanto: la rakontoj de Herta Müller, "Malaltaĵoj", simplaj kaj malfacilaj kiel la fluo de la jaroj, male havas la ekzistan veron de samizdato, de la poezia vorto kiu estas ĉiam ne oficiala. Herta Müller parolas pri la vilaĝo, kiel multa antaŭa literaturo de Banato, sed ŝia vilaĝo estas la loko de la foresto, kiel la aĵoj opakaj, vicigitaj sen senco en ŝiaj frazoj sen predikato, diras la subpreman fremdecon de la mondo kaj eĉ de la individuo al si mem."

Alifoje, ankaŭ ĉi-loke, mi havis la agrablan okazon substreki kiom, kaj kiel, la literaturo kaj kulturo esperantaj estas elfluantoj de la danuba areo. Tiom ke, se Magris serĉus italan leganton kapablan aprezi lian mirindan libron en sia kvintesenco, li trovus ĝin certe inter la esperantistoj.

En la mencio pri la Zamenhofa lingvo, Magris indikas la du polusojn inter kiuj moviĝas la esperanta verkisto: la izolita individuo kaj la universo. Unuflanke, la poeto parolas al si mem, en lingvo ekskluzive sia, ne komprenata de la familianoj, de la geamikoj, de la amata virino -- nome fremda al la reĝimo, al la oficiala kulturo, al la makrosocio; aliflanke, la voĉo kantanta al la tuta mondo, per lingvo kiu, kiel la "bona novaĵo", estas destinita al ĉiuj, eĉ se ĝin akceptos nur "eta ŝafaro".

La eraro de Magris, se pri eraro temas, estas konsideri nur la du polusojn, sen intuicio pri la ekzisto de magneta kampo, kie la du ekstremaĵoj plektiĝas en gradaro de senfinaj nuancoj.

La rolo de la esperanta verkisto estas samtempe tiu de la kosmopolito kaj de la individuisto, partoprena en la opa unuo kaj en la tuta mondo. Esti rivero, tial ke ondo.

(Giorgio Silfer, el "Literatura Foiro", 1987)

[HeKo 405 8-B, 8 okt 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0800 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0374 s s 
  Total: 0.1174 s s