Drastaj reformoj en la strukturo de PEN Internacia
C-anoj Alessio Giordano kaj Giacomo Comincini partoprenis hodiaŭ en reta kunveno de PEN Internat
C-anoj Alessio Giordano kaj Giacomo Comincini partoprenis hodiaŭ en reta kunveno de PEN Internat
La Forumo de la Esperanta Civito elektis la Kortumon oficontan en la jarduo 2026-27. La arbitracia instanco konsistos el c-anoj Moresson Feïdangaï, Stano Keable kaj Vinko Oŝlak, kortumanoj; gec-anoj Andrés Martín kaj Tiziana Rogora, vickortumanoj.
Konforme al Lex Argentaria, la Civita “banko” havas novan fonduman konsilion por la nova mandato 2025-29: ĝin nomumis hieraŭ la Senato, laŭ propono de la Konsulo, kaj ĝi konsistas nur el personoj rezidantaj en la neŭŝatela kantono.
Lia Urbestra Moŝto Francisco de la Torre Prados akceptis hodiaŭ la Parlamenton de la Esperanta Civito / Civitas Esperantica, fine de la inaŭgura sesio por la kvina mandato ekde la promulgo de la Konstitucio, kaj atestis la ĵuron de lojaleco al la Ĉarto de Sabloneto.
La unua Andaluza Esperanto-Rendevuo spertis hieraŭ altnivelan ekskurson tra la historio de Andaluzio, per prelego de sen. Alessio Giordano pri Blas Infante, la hispana apostolo de la federisma idealo, kiu sukcesis enkadrigi la strebon al regiona aŭtonomio en la vastan horizonton de homaranismo, kaj tial lernis ankaŭ esperanton.
Giorgio Di Nucci por la majoritato kaj Anna Bartek por la opozicio estos la grupestroj en la Senato de la Esperanta Civito dum la mandato 2025-29: ilin elektis la kunvenoj de la respektivaj grupoj hieraŭ en Malago. Por sen. Bartek estas la kvara fojo sinsekve (dum la unua parlamenta mandato la Blankanojn gvidis sen. Vinko Oŝlak), dum sen.
Hodiaŭ la grupoj de la Senato de la Esperanta Civito havos apartajn kunsidojn prepare al la morgaŭa inaŭgura sesio de la Parlamento, okazonta en la urbodomo de Malago. Komunaj tagorderoj estas la indiko pri grupestro kaj la respondo al la invito de la paktintaj establoj AEI, CES, IEM, SIPU kaj UEDU havi parlamentan sesion fine de decembro 2025 en Bujumburo.
La Komitato de Feminisma Esperanta Movado (FEM) kunsidis hieraŭ ĉe la naturamika Esperanto-Domo en Malago, larĝigite al ĉeestantaj senataninoj de la Esperanta Civito. Ĝi faris la punkton pri la situacio dudek jarojn post la fondo de FEM kaj decidis kunvoki la Asembleon okaze de la 14a Kultura Esperanto-Festivalo en Ĉaŭdefono.
Post pluva monato utila por la kamparo, fine sunas super la marbordo de la Suno, kaj la unua Andaluza Esperanto-Rendevuo povos realigi pluraj kulturajn promenadojn laŭ alternativa turismo, danke al la ĉiĉeronado de s-ro Juan García del Río, prezidanto de Esperanta Naturamikaro, helpata de c-ino Manuela Blanco, ENa-sekretario.
Kvankam la dek naŭ membroj loĝas dise sur tri kontinentoj, dek el ili garantiis sian fizikan ĉeeston en la inaŭgura sesio de la Parlamento de la Esperanta Civito, okazonta en la urbodomo de Malago, 31 marto 2025, sub la prezido de la nova Konsulo, sen. Lorena Bellotti. Tial la Senato kunsidos kvorume kaj ĝin alparolos salute la urbestro de Malago.
La venontan 11an de aprilo okazos en la Universitato de Pavio (Italio) konferenco pri la esperanta lingvo en la kunteksto de Manĉurio dum la okupacio far la Japana Imperio (1931-1945). La evento estas kunorganizata de “Tadaima!”, asocio pri japanaj studoj de la lombarda universitato, kaj Itala Interlingvistika Centro (IIC).
C-ino Agneta Emanuelsson (1940[1987]-2025) forpasis en Katrineholm (Svedio) la 18an de marto, post malsano trafinta ŝin dum la lasta jaro. Senatanino de la Esperanta Civito dum tri mandatoj, ŝi kunfondis Feminisman Esperantan Movadon (kiun ŝi reprezentis en la Forumo, kiam ŝi ne estis senatanino) kaj membris en la redakcio de la revuo “Femina”.