Esperanta Civito

HeKo - retagentejo de la Esperanta Civito

HeKo estas novaĵagentejo je la servo de la establoj en kaj apud la Pakto por la Esperanta Civito, sub la imprimaturo de la Konsulo aŭ lia delegito. La informoj estas: oficialaj de la Civitaj instancoj, se indikitaj per la litero C; bultenaj de paktintaj establoj, se indikitaj per la litero B; alies neoficialaj, pri kio ajn utila por la evoluo de Esperantio, se indikitaj per la litero A. Eblas SENDI KOMENTARION aŭ aboni la semajnan selekton tra la redakcia adreso.


HeKo 453 7-B, 9 sep 10: Intelektaj proprieto, honesteco, oportuno

Okaze de la pirata enretigo de PIV2 ni komentariis ne en HeKo (kvankam pirat-instiga "zoroastrano" atribuis al ni la aŭtorecon de la HeKomuniko, aldonante malsagacon al sia insultemo), sed en alia retejo:

"Javeo punis Sodomon kaj Gomoron ne precipe pro la tieaj seksaj moroj, sed ĉar ili rompis multe pli gravan leĝon: la respekton al la gastoj el fremda loko. Tio estis la plej abomena perforto.  Ankaŭ rilate al PIV okazis puninda ago, sed ne precipe pro rompo de proprieta normo. Kiu piratis tra la reto, tiu ne respektis la laboron de tiuj kiuj redaktis la verkon, ĉar li entute ne demandis kion ili opinias, almenaŭ kion opinias la ĉefrevizianto. Tio estis la efektiva perforto. Mankis ne nur la respekto al la proprieto, sed precipe la respekto al la homo(j)."

...

Legu pli


HeKo 453 6-C, 9 sep 10: La Civita banko kompletigas sian organigramon

La Kapitulo de la Esperanta Civito komunikas ke, ĝis la eko de la tria parlamenta mandato (komence de 2012), la Konsilio de Fondumo Pro Esperanto (FPEF) konsistos el gec-anoj Giorgio Silfer (prezidanto), Marie-France Conde Rey (vicprezidanto) kaj Pierre Berger.

La ekstera societo Fiduhal estis elektita kiel revizora instanco. La ŝtata kontrolinstanco de la fondumo ne estos kantona, sed konfederacia: do la Fonduma Konsilio havos bernan funkciulon kiel ekstran membron. Berno mem ankoraŭ ne nomumis sian reprezentanton.

FPEF akceptas donacojn kaj legacojn de kiu ajn (kondiĉe ke ilia origino estu kongrua kun la fonduma statuto kaj la Civita konstitucio), sed pormomente nur paktintaj establoj kaj plenkreskuloj kun la esperanta civitaneco rajtas havi konton ĉe FPEF kaj aliri la mikrokreditan servon. Analoge, nur Esperantianoj rajtas partopreni en la investoj de FPEF, ekzemple por la aĉeto de nemoveblaĵo.

...

Legu pli


HeKo 453 5-B, 8 sep 10: Naturamikaj semajnoj en 2011

La Komitato de Esperanta Naturamikaro (ENA) ricevis la unuajn proponojn por la programo de 2011. Temas pri du naturamikaj aranĝoj, en la svisaj Alpoj kaj en Andaluzio.

La unua estas la tradicia semajno en Grindelvaldo, proponita por la semajno 21-26 aŭgusto 2011, tuj post la dua Simpozio pri Homaranismo, organizata de Kultura Centro Esperantista kunlabore kun Scienca Instituto Zamenhof. La ekskursobazo situos, kiel kutime, ĉe la Naturamika Domo.

La dua estos la Andaluzaj Naturamikaj Tagoj, unuafoje okazontaj ĉe Sierra Nevada: ni memoru fakte ke ENA havas sian juran sidejon en Malago, kaj estas la dua hispana establo kiu petis la aliĝon al la Pakto. La propono pri Sierra Nevada bezonas tamen esploron, antaŭ ol definitiviĝi. Ĉiukaze la aranĝo ne okazos en aŭgusto.

...

Legu pli


HeKo 453 4-A, 7 sep 10: Fiaskis plia agresa kampanjo de LibFol

[niaj emfazoj]

La estraro de UEA esprimas bedaŭron pro la disvolviĝo de publika diskuto pri la redaktopolitiko de la revuo Esperanto, kaŭzita ĉu de miskomprenoj ĉu de opiniesprimoj formulitaj surbaze de nepreciza kono de faktoj. La estraro tamen konsideris ankaŭ la publikan diskuton kaj sekvos jenan planon rilate tiun demandon.

La estraro akceptas la opinion de la Komitato el la kunsido la 27an de julio, kiu estis vortumita jene: "La Komitato petas la estraron okupiĝi pri nova redaktopolitko de la eldonaĵoj de UEA, inkluzive de la revuo Esperanto kaj prezenti la proponon pri la nova redakta politiko al la Komitato mem antaŭ ol akcepti ĝin. Intertempe oni ne faru aliajn decidojn pri tio. La komitato petas tion konsiderante la ĝisnunajn decidojn de la estraro."
La estraro elektita en Havano malvalidigis la decidon de la malnova estraro pri la redaktopolitiko, t.s. ne ĉesigas la kontrakton kun la redaktoro de la Revuo kaj ne anoncas varbadon por la redaktora posteno. Post la denova konsidero de la afero, la estraro informas, ke:

1. Ĝi formulos novan redakto-politikon konsiderante, ke la teksto-redakta kaj la grafika-enpaghiga laboroj por la revuo estas diversfakaj taskoj, ne nepre farendaj de la sama persono; la nova redaktopolitiko estos subigita al la konsulto de la Komitato.

...

Legu pli


HeKo 453 3-A, 6 sep 10: Kien Bulgara Esperanto-Asocio?

La 62a kongreso de Bulgara Esperanto-Asocio en Sopot, 3-5 septembro 2010, elektis novan prezidanton: post tri sinsekvaj mandatoj Petar Todorov (iama UEA-estrarano) ne plu sidas ĉe la pinto de BEA; tamen li restas en la novelektita Estraro.

Nova prezidanto estas Boĵidar Leonov el Karlovo: lia (esperanto)-altlernejo estas AIS-filio, sed ĝi daŭre atendas la agnoskon de la bulgara ŝtato. 

La ĝisnuna sekretario de la asocio, Mariana Evlogieva, rezignis resti estrarano; male, la ĝisnuna estrarano c-ano Georgi Miĥalkov restas kiel sekretario de la asocio kaj plu redaktoras la presorganon de BEA, "Bulgara Esperantisto". Vicprezidanto dum la sekvaj tri jaroj estos Maja Gorova, tre fama bulgara pentristino (filino de Ĥristo Gorov, honora membro de UEA). Estrarano restos ankaŭ Boris Gaĝanov, ĝisnuna vicprezidanto de BEA.

...

Legu pli


HeKo-arkivo

Esperanta Civito