Esperanta Civito

Ni krias: "Afrikaj insurgentoj!"

En Afriko praktike neniu defendas Renaton Corsetti kaj liajn kunsocietanojn. Timida voĉo el Benino ricevis lavangon da fajfoj. Rumonge-fideluloj (?) silentas, eble en atendo ke la fulmotondro pasos. Sed ja temas pri ciklono, en kies okulo situas la pinto de vulkano, kaj sur ĝi sidas Corsetti kaj Buller. Ni provu rekonstrui la originon de ĉi tiu insurekcio kontraŭ Roterdamo.

Pri Corsetti kaj Buller jam detale skribis kaj kritikis c-ano Koffi Gbeglo: detaloj legeblas en lia libro "Sub la verda bluzo", liaj intervenoj en la UEA-Komitato, liaj artikoloj diversloke (precipe en "Heroldo de Esperanto" kaj en la retbulteno de MAS -- ĉi-lasta tamen komplete cenzuris la faman "Konsciu" 39, kiu kaŭzis la reagon de Probal Dasgupta). Kompreneble en tiuj tekstoj vi trovas faktojn kaj interpreton pri faktoj. Ni klopodu resti nur ĉe la faktoj.

Faktoj estas ke Renato Corsetti (kun sia boparenco Nino Vessella) en la 1970aj preskaŭ sole aktivis por esperanto en Afriko. Ke la tiamaj rezultoj estis tre magraj, kaj en la 1980aj (i)li cedis la torĉon al Hans Bakker. Ke la nederlandano brilas pro sia kapablo realigi alies ideojn ĝis maksimuma grado: li faris tion por la TEJO-komisiono pri eksteraj rilatoj en la 1960aj, li ree superis sin ĉe la afrika agado. Kaj ke, kvankam neniam (same kiel Corsetti, cetere) li metis piedon en la nigran kontinenton, Bakker estas agnoskebla kaj agnoskita kiel la "granda blanka patro" de la afrika Esperantio.

Faktoj estas ke la strategio de Bakker (slogane resumebla "por Afriko tra esperanto") diverĝas de tiu de Corsetti-Buller ("por Esperanto en afriko"): ke do la unua prioritatigis la kreskon de la afrika esperantlingva komunumo, ankaŭ socie kaj sociale (helpante por materiaj kaj personaj problemoj), dum la dua prioritatigis la multigon de eklernantoj.

Faktoj estas ke post du jardekoj da afrika agado Bakker retiriĝis, lasante post si kreskantan komunumon, unuavice en Togolando, strukturon mastrumatan de afrikanoj (la Afrikan Oficejon en Lomeo) kaj kapitalon akiritan per donacoj (plejparte de ne esperantistoj), deponitan en konto ĉe la CO de UEA, por financadi la "afrikan agadon"; kaj ke je tiu momento ibseneske reaperis Corsetti: la reaperon kaŭzis lia prezidantiĝo ĉe UEA (2001-2007), koincide kun la "emeritiĝo" de la plej amata de ĉiuj afrikanoj.

Fakto estas ke la rilatoj inter la plej grava afrika esperantisto (la unua afrikano elektita al la estraro de UEA, la unua nigrulo elektita al la Akademio, la gvidanto de la plej granda afrika landa asocio ktp) unuflanke kaj Roterdamo aliflanke pli kaj pli difektiĝis. Fakto estas ankaŭ ke, samtempe kaj paralele, afrikanoj havis ĝenerale bonajn rilatojn kun aliaj subjektoj en Esperantio ol la UEA de Corsetti-Buller. Dedukto: la konfliktemo probable pli ŝuldiĝas al eraroj de roterdamaj blankulestroj, ol al agresemo de nigruloj, kiuj cetere havas ofte intelektan kaj kleran nivelon pli altan ol la averaĝa eŭropa esperantisto nuntempa (plia fakto).

Pri kio la konflikto kreskis? Esence pro kvar kialoj. Unue, la nova strategio de Corsetti-Buller, post tiu de Bakker (ni uzas la binomon, ĉar la rilatoj komencis serioze difektiĝi kiam Buller estis redungita, en 2004). Due, la utiligo de la financaj rimedoj por la afrika agado, fare de Roterdamo: kio estas komprenebla ĉe unuj kiel normale centralisma (laŭ la historia tradicio de UEA), tio ĉe aliaj estas komprenebla kiel monopoleca, ekskluda kaj eĉ konfiska. Adicio de unu plus du: antaŭe Bakker ĉiam pretis helpi nigrulojn, kaj li preparis ilin al kundecido pri la financado; nun la novaj blankaj patroj tute solaj decidas pri la mono, kiu estos pli kaj pli malmulta se la nigrulo miskondutas.

La tria kialo rezultas el la kompreno pri la statuso de la Afrika Oficejo. Roterdamo ŝanĝis tiun statuson, de relative loza partnereco al strikta hierarkia dependo. La paternalismo evoluis al aŭtokratia manaĝerado. Aldone kun ofendoj pri la profesieco de la lomea stabo ĉirkaŭ Koffi Gbeglo, kaj frustriĝoj pro abruptaj elpeloj de aktivuloj el la afrika komisiono de UEA.

La kvara kialo estas la peza cenzura kontrolo de Corsetti tra la diskutlistoj de li kreitaj (pli kaj pli nefunkciantaj) por afrikanoj, kaj liaj senfinaj entrudiĝoj en la afrikajn aferojn. Kun minacoj kaj ĉantaĝoj (tion la afrikanoj povas dokumenti) kontraŭ tiu aŭ alia, rilatantaj kun unu aŭ alia. La kulmino estis atingita en decembro 2009, laŭ atesto de c-ano Gbeglo: "Li eĉ torpedas klopodojn de afrikaj esperantistoj por afrikaj esperantistoj. Kial iuj afrikaj esperantistoj ne povis sekvi la seminarion, kiu okazis en decembro lasta en Togolando?"

Ĝis tie ĉi venas la faktoj. Miriga, en la konduto de Corsetti kaj Buller, estas la manko de du trajtoj tamen komunaj al la roma kaj al la norda naturoj, respektive al ilia marksisme-leninisma formiĝo: la vera romano (kaj la aŭtenta nordano) emas eviti la respondecojn kaj eventuale sibariti, anstataŭ enŝoviĝi en ĉiun problemon; kaj la vera komunisto (kaj ambaŭ membris en komunistaj partioj, Buller eĉ kiel salajrata funkciulo) devas preti retiriĝi, eĉ se senkulpa, por la bono de la partio, kiu sola interpretas la bezonojn de la laborista klaso (legu: por la bono de UEA, kiu sola interpretas la bezonojn de la esperantistaro) -- male, ili ŝajne lasis kilogramon da peĉo inter la pugo kaj la fotelo...

Kaj nun, la eĥo de kelkaj afrikaj insurgentoj:

"Se nur temas pri dissendo de materialoj al Afrikaj kluboj aŭ al unuopuloj, estas multaj memstaraj Afrikanoj en Eŭropo kiuj pretas okupiĝi pri tio. Kaj se temas pri kelkaj du linioj de korespondaĵoj al Afrikaj esperantistoj, multaj pretas uzi kiel ĉiam siajn komputilojn por fari tion; estas Afrikanoj kiuj NENIAM ricevis SUBVENCIOJN, sed reagas, kaj reagados. (...) Vivu Afrika Esperanto-Unio!"
Skribis Molière Ngangu el Varsovio al Charles Alofa en Benino (pledinta por Corsetti).

"Nuntempe ni povas konstrui en nia konata mondo Afrikan Esperanto-Union. Ĉu vi scias: Afrikanoj kapablas fari ion, sed ili de longe mankis la liberecon kaj la memstarecon. Do nuntempe ni devas kunsidi kaj kunparoli pri la Afrika Unio pere de Esperanto. Mi esperas ke ĉiuj afrikanoj ĝojos kiam ili vidos la starigon de Afrika Esperanto-Unio kiel memstara ka sennacia organizaĵo. Mi de longe estis preta kaj nuntempe mi estas preta kunlabori kun ĉiuj Afrikanoj por la starigo de Afrika Esperanto-Unio."
Skribis Eric Nsemgiyumva, memstara esperantisto en Burundio.

"Vi mirigas min, se vi diras, ke vi ne komprenas kial oni postulas ke s-ro Renato retiriĝu de la afrika E-movado. Ĉu vi regule konsultas vian retkeston kaj tralegas kun atento ĉiujn mesaĝojn pri la afrika movado la pasintajn semajnojn? Ĉu vi legis la respondon de s-ro Renato al Antoine Kouablan? Se jes, kion vi komprenis? Neniu forigas s-ron Renato, sed liaj agoj, kiuj bedaŭrinde dividas la afrikajn esperantistojn, kaj samtempe malfortigas la afrikan movadon, devigas honestajn esperantistojn afrikajn postuli, ke tiu ĉi homo (Renato) estu for de la afrika movado, ĉar nuntempe li ne plu estas utila al nia afrika movado. Ke li komprenu, ke tia estas la nuna situacio, li povus zorgi pri eŭropa, amerika aŭ alikontinenta E-movado por lasi la afrikanojn libere agadi esperantoskale, kaj kunlabori kun ĉiuj E-tendencoj. Se vere li amas nin, afrikajn esperantistojn, ke li respektu kion ni postulas de li. Ĉu tio ne estas simpla? Estas tempo, ke ni afrikanoj, estu honestaj por porti pli alten la torĉon de nia afrika E-movado. Konklude, mi aliĝas al vortoj de Birindwa, Princo, Antoine, Gbeglo....... por ke nia kara amiko s-ro Renato Corsetti retiriĝu de la afrika E-movado."
Skribis Koffi Doumegnon el Lomeo al Charles Alofa en Benino (pledinta por Corsetti).

"Se niaj kolegoj konstatis tion, tio okazis de longtempe kiam estis problemo inter vi kaj Hans Bakker; vi ankoraŭ mensogis ke Hans nuligis la monon de UEA, do vi kulpis kaj injuris [insultegis] lin. Ni jam estas liberaj kaj ni ne volas iun koloniigi nin. Ĝis nun ni ne dependas de via subvencio, malgraŭ tio la movado regas afrike. Mi devus skribi antaŭ aliaj sed mi rezerviĝis; nun estas okazo skribi al vi kaj detrui vin. Vi ne estas demokrata homo; vi trompas kaj vi neglektas aliulojn. Se vi ne volas ke ni povas kunlabori estas aliaj institucioj kiuj ankoraŭ bezonas nin; vi povas forigi nin en viaj raportoj kaj ni iros aliloken."
Skribis Atanazio Namutema (sud-orienta Kongolando) al Renato Corsetti.

[HeKo 422 8-B, 9 feb 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0049 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0506 s s 
  Total: 0.0555 s s