Esperanta Civito

Marta ekvinokso: mondialismo, antirasismo, bahaismo

La marta ekvinokso koincidas kun diversaj Tagoj, kiuj rilatas al monda perspektivo. Ekde 1997 la 21a de marto estas la Tago de la Mondcivitanoj kaj de Monda Unueco, laŭ decido de la Kongreso de la Popoloj. Ekde 1966 ĝi estas la Internacia Tago por la Eliminado de la Rasa Diskriminacio, laŭ decido de Unuiĝintaj Nacioj. Konforme al la persa tradicio, ĝi estas ankaŭ Novjartago por la bahaa religio. Ĉar kreskanta nombro da bahaanoj havas la esperantan civitanecon, ni aperigas antaŭpremiere fragmenton el longa eseo de Giorgio Silfer: "De la Tabuleto de Iŝrakat ĝis la nuntempa bahaa esperantismo", aperonta en la numero 2 de la revuo "Homarane". La fragmento konsistigas la ĉapitron "Obstakloj al la bahaa esperantismo" kaj koncernas precipe la jardekojn post la dua mondmilito.

* * *

Danke al la aktiveco inter la du mondmilitoj, esperanto fariĝis unu el la ĉefaj lingvoj pro la kvanto da titoloj tradukitaj el la bahaa literaturo. Sufiĉas diri, ke ankoraŭ en 1972 ekzistis pli da titoloj en esperanto ol en gravaj kulturlingvoj, ekzemple la itala.

Tamen ĝuste Ŝogi Effendi metis obstaklon al la fortigo de la pozicio de esperanto, eble nekonscie.

La cento da verkoj aŭtoritaj de la Profeto estis originale skribitaj en la persa aŭ en la araba, kun prefero por la unua. Traduki ilin ĉiujn al okcidenta lingvo estus titana entrepreno. Ĉiopova gvidanto de la monda bahaa komunumo post la morto de Abdul Baha en 1921, Ŝogi Effendi realigis tiun entreprenon per la angla, kiu tiel iĝis la unua okcidenta kulturlingvo kun plena bahaa literaturo. La Gardanto fiksis gravan normon, surbaze de la testamenta klaŭzo per kiu en la dinastia arbo la onklo ("la plej granda Branĉo") donis al la nevo ("la sankta Folio") ne la ekskluzivan taskon traduki, sed jes la ekskluzivan rajton interpreti. Laŭ tiu normo la traduko al plia lingvo, se ne ebla el la originaloj pro maladekvata kono pri la persa aŭ araba ĉe la tradukonto, baziĝu sur lia angla traduko (li cetere posedis elegantan stilon en tiu idiomo). Tio metis la anglan en la privilegian pozicion de pontolingvo, aŭ eĉ matrica lingvo.

Ŝogi Effendi ne okupiĝis rekte pri nia lingvo, sed amendis la aserton de Abdul Baha pri la vico de la "sep kandeloj de la unueco", deklarante ke tiu aŭguro povus realiĝi laŭ aliaj prioritatoj. Se jam temas pri lingvoj, jen kurioza detalo: la Gardanto intense okupiĝis pri ortografio, specife la transliterumo de la persa-araba alfabeto al la latina, celante la enmeton de la bahaaj vortoj (propraj nomoj, titoloj, etnonimoj ktp) en la anglan. Startinte el la transliteruma skemo aprobita de la deka Internacia Kongreso de Orientalistoj en Ĝenevo (septembro 1894), li mem ŝanĝis kelkajn decidojn. Ekzemple, li enkondukis substrekitajn digramojn (kiel sh por s) kaj enkorpusigis la sunajn konsonantojn ĉe la artikolo, tiel ke li transskribis ar-Rahim, as-Saddiq anstataŭ al-Rahim, al-Saddiq, rekomenditaj en Ĝenevo. Ĉi tiun unikan ortografion Ŝogi Effendi difinis per cirkulero datita 12 marto 1923, do tuj en la komenco de sia mandato; kompreneble sen kontraŭstaro de la bahaanaro – eĉ ne de la esperantistoj, laŭ sia naturo ĉampionoj de lingva puntilio. Certe estis alia epoko, kiam finvenkistoj kaj bonlingvistoj ankoraŭ ne povis postuli, ke iu transliterumu per la esperanto-alfabeto, anstataŭ "laŭi la anglan imperiismon"...

Alia nerekta obstaklo kontraŭ la adopto de esperanto kiel oficiala lingvo de la bahaismo, almenaŭ ĉe kelkaj orientanoj, venis el la konvinko (islameca: la perfekteco kiel milpromila imitado de la profeta ekzemplo) ke universala lingvo iĝos la lingvo mem de la Profeto, do la persa.

Multe pli grave influis negative du aliaj faktoroj. La unua koncernis la sintenon de la esperantistaro mem. La leganto verŝajne rimarkis la diferencon inter bahaa esperantisto kaj esperantlingva bahaano: la konvertita samideano kaj la esperantiĝinta kredanto. Al la unua kategorio apartenis Esselmont kaj Lidja Zamenhof, al la dua Root, Grossmann, Mühlschlegel kaj, en pli proksima epoko, la genia Alessandro Bausani (1921[1955]1988), aŭtenta poligloto, italiginto de la Korano, leonardeska menso. Neniu el la du kategorioj fartis tute bone en la malnova Esperantio. Ekzemple la zamenhofidino suferis pro la usonaj UEA-anoj, dum sia prelegvojaĝo en Ameriko; kaj dum ŝia kursaro en Liono ŝin bojkotis la francaj SAT-anoj. Koncize: la finvenkistaro ĉiam timis, ke la tuta fenomeno esperanto estu makrosocie identigebla per certa niĉo -- ĉu religia ĉu politika (legu: de alia konfesio aŭ partio ol la makrosocie plej gravaj). La bahaanoj ne eskapis ĉi tiun diskriminacion, bazitan ĉefe sur la interpreto de neŭtraleco kiel socia konformismo. Kompreneble la malpravo ne situis nur sur unu flanko: iam ĉiuj bahaanoj en Rimino aliĝis al esperanto-kurso de pastro Albino Ciccanti, sed kiam ili konstatis vanaj siajn klopodojn konverti la aliajn, inkluzive de pastro Albino, ili forlasis la kurson same amase kiel ili ekaperis...

Dua faktoro strategie grava ludis ĉe la bahaanoj kontraŭ la esperantismo. Abdul Baha perceptis la grandan potencialon de nia lingvo por ponti inter oriento kaj okcidento. Se tiu ponta funkcio relative sukcesis inter la du partoj de Eŭropo, multe malpli ĝi efikis inter Azio kaj Okcidento, kaj preskaŭ tute ne inter la islamaj socioj (kie plej grandis la bahaa fenomeno) kaj Eŭropo.

Almenaŭ la vehiklan faceton de tiu ponta funkcio akiros la angla: parte pro la tradukoj de Ŝogi Effendi, parte pro la fortiĝo de la bahaa kredo en la angle-parolantaj landoj -- precipe Usono kaj britaj ekskolonioj kiel Hindio. Fatale, la tradicia finvenkismo prioritate reproponas en la bahaa komunumo la konkurencon inter la angla kaj esperanto: taktiko kondukanta al sakstrato.

Ne specife depende de la esperanta mikrosocio, sed sekve de la influo el la makrosocio, negative efikas kelkaj punktoj de la bahaa doktrino. Almenaŭ du el ili estas menciindaj. La unua estas la drasta sinteno kontraŭ la samseksemuloj. En lingva komunumo kies plej grava organizo, nome Universala Esperanto-Asocio, estas regata de samseksemuloj (burokrata aparato, foje eĉ prezidanto), kaj kie estas gejoj tri el la kvar salajrataj direktoroj (ĉe UEA, ĉe la plej grava muzeo kaj arkivejo, ĉe la plej antikva didaktika centro), malfacile homofobia religio povus esti populara. La dua estas la malpermeso membri en politika partio. En lingva komunumo kies gvidantoj (precipe en orienta Eŭropo inter 1956 kaj 1989) estas partianoj, tiu malpermeso vekas perplekson. Ambaŭ problemoj ne manifestiĝis en la intermilita periodo, ĉar tiam la gejoj ne formis influan lobion en Esperantio, kaj la partianoj ĝenerale situis nur en la laborista movado, ne en la "politike neŭtrala".

Fine, inter la religiemaj esperantistoj (preskaŭ ĉiuj el kristana aŭ izraelida deveno) ankaŭ la ĉefa punkto de la bahaa doktrino (la progresiva mesiismo) komencis krei perplekson. Certe estas pozitiva la principo, ke ĉiuj Profetoj de la grandaj religioj estas egalrangaj: tute oportune estas kredi, ke Konfuceo, Budho, Moseo, Jesuo, Mahometo ktp ne estis konkurencaj mesioj, sed diversaj manifestiĝoj de la sama Dio, en aktualigitaj formoj, laŭ la epoko. Interalie tio multe stimulas la intereson pri la historio de religioj kaj la kompara teologio. Sed kiam oni fosas en ĉi tiun principon, oni konstatas ke izraelido, kristano, islamano akiras specifan konotacion. Rilate al kristanismo, negante la diecon de Kristo, la bahaa principo nerekte apogas la interpreton de Ario: konsekvence, katoliko kiu bahaiĝas implice akceptas ankaŭ la arianismon, almenaŭ certagrade. 

Post la dua mondmilito la supre priskribitaj obstakloj ludis pli ĉe la esperantistaro ol ĉe la bahaanaro; la duaj perceptis la unuajn esence kiel merkatniĉon, periode kontaktatan konvertocele, dum en la inversa direkto la varbemo estis ege malpli forta, almenaŭ ĝis 1972/73.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 429 9-B, 20 mar 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1009 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0440 s s 
  Total: 0.1449 s s