Esperanta Civito

Lastaj tagoj por la diarkio?

Per la rezigno (?) de Mark Fettes kaj la elimino de Martin Schäffer kaj José Vergara fare de Renato Corsetti, prezidanto de la Elekta Komisiono, Universala Esperanto-Asocio maltrafis la ŝancon rejunigi sian estraron: 40-jaruloj restas ekster la gvidantaro, la averaĝa estrarano restas 60-jarulo. Alia maltrafita ŝanco estas la ekstereŭropeco: UEA ne havos la plej ekstereŭropan estraron en sia historio; la gvidantaro restas plejparte eŭropa.

Corsetti (kaj liaj du komisionaj akolitinoj, praktike samgeneraciaj) preferis ne riski, kaj proponis homojn principe kongruajn al la ideoj kiuj karakterizis lian mandaton, inkluzive la pekinismon. Celtabulo de la kritikantoj de Corsetti lastatempe fariĝis Probal Dasgupta: li eliris sufiĉe taŭzita el la draŝado aranĝita en la skandalgazeto kiu konstante subtenas la Centran Oficejon kaj la ĝeneralan direktoron specife. Se tiu atako havas malantaŭ si efektive fortan opozicion, Dasgupta riskas ne esti elektita kiel B-komitatano; kio, laŭ lia lastatempa deklaro, kaŭzus lian rezignon pri dua prezidanta mandato.

Tio levus demandon pri la futuro de la ĝisnuna diarkio en UEA, konsistanta el la eksaj malamikoj Buller kaj Corsetti. Nuntempe malfortigi Dasgupta signifas interalie malfortigi Corsetti. Kaj enmeti generacion de 40-jaruloj ankaŭ signifus malfortigi Corsetti. Male, enkonduki Maritza Gutierrez signifas fortigi lin. Simple la Elekta Komisiono kunmetis kandidatliston konforman al certa strategia linio. Sed en la rezisto de tiu ĉi linio subite povas esti decida la burokrata aparato: ni ne pensas pri manipulo en la skrutinio pri la B-komitatanoj, sed pri la demando, ĉu la diarkio daŭre konvenas al la bullerismo-kamaĉismo, aŭ ne preferindus speco de intermilita hungara monarkio, sen reĝo sed kun regento.

Nu, la supra estas nur unu el la eblaj teoremoj. Ekzistas eĉ pli bizaraj: ekzemple, rusa naŝisto rimarkus, ke la asocion baldaŭ regos komunistoj, gejoj kaj judoj. Rimarko certe rifuzinda, sed ne same facile refutebla.

Kaj, preter teoremoj kaj teorioj, restas la nekontestebla fakto ke UEA ne estas demokratio.

[HeKo 439 2-A, 25 maj 10]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0436 s s 
  Total: 0.0581 s s