Esperanta Civito

Bone evoluas la restrukturado en KCE

Kadre de la projektoj ligitaj al la "kvalita etikedo" gajnita de Kultura Centro Esperantista, bone evoluas la restrukturado de la Esperanto-Domo. La kelaro sur la dekstra flanko de la domo estas transformata al konferenca salono.

La planko estas jam sanigita kaj preta por la kahelumo (el valora itala ŝtono, aĉetita je masakrita prezo kaj transportita al Svislando danke al la perado de regio Pro Esperanto). La hejta sistemo estas jam aranĝita kaj preta por la funkciado. Ĉi-semajne eklaboras la ĉarpentisto kaj la elektristo.

La nova salono situas apud salono Klara Zamenhof, inaŭgurita en 1979: ĝi kompletigas la restrukturadon de la tuta ĝardena etaĝo. Kial pasis tridek unu jaroj de tiam? Ĉar KCE aĉetis la domon nur en 1999 (kvar jarojn post la fino de la antikva reĝimo), kaj devis unue zorgi pri alispeca domflegado. Krome, la kontrakto kun Fonduso Pro Esperanto, kiel regio, estis subskribita nur en 2009. De tiam, en malpli ol du jaroj, multo progresis: plankoj kahelumitaj, pargetoj poluritaj, vandoj refarbitaj, tegmento riparita ktp.

Kompreneble, la restrukturado de la kelaro signifis ankaŭ la alilokigon kaj ordigon (nur parte provizorajn) de multaj kvintaloj da materialo, precipe malnovaj mebloj kaj libroserva stoko: por tio helpis gec-anoj Ciril Läng, Anne Marcanti, Perla Martinelli, Giorgio Silfer kaj, laste, Marek Bamberski.

Salono Klara estos utiligata precipe kiel remtero kaj por kluba aktiveco, literatura kafejo, muziko, agrabla babilejo. La didaktikan kaj konferencan aktivecon transprenos la nova salono, kiu portos la nomon elektitan de ĝia plej grava mecenato. La inaŭguro okazos meze de aŭgusto, koincide kun la parlamenta sesio de la Esperanta Civito (kunvokita tamen al alia svisa urbo). Sukceson al la progresanta KCE!

[HeKo 445 4-B, 20 jul 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0170 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0714 s s 
  Total: 0.0884 s s