Esperanta Civito

E@I dupis du prezidantojn

Probal Dasgupta, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, kaj Seán Ó'Riain, prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio, estis viktimoj de aprila ŝerco farita de la slovaka entrepreno E@I.

La ŝercoj de la unua de aprilo estas iom stulta, sed principe ne danĝera kutimo kiun kelkaj eŭropanoj klopodas enkonduki en la esperantan mikrosocion, kvankam ĉi tiu efektive bezonus aliajn, pli utilajn kutimojn. Problemo estiĝas kiam, anstataŭ aperigi la nekredindan sensacion en laŭdifine nekredinda organo (ekzemple skandalisma retgazeto), la ŝercemulo misuzas sian oficon kaj aperigas la ŝercon en serioza diskutlisto. Tion kulpas la reprezentanto de E@I ĉe UEA/TEJO, kiu la 1an de aprilo 2011 dissendis al la suverena instanco de tiu Asocio la suban komunikon.

Estimataj komitatanoj,
ni ŝatus vin informi pri nia nova projekto, kiun E@I preparas lige al siaj aliaj lingvolernaj retejoj (delonge funkcianta www.lernu.net, nun lanĉata www.slovake.eu kaj planataj retejoj por la germana kaj la rusa). Temas pri retejo kiu utiligos novan strategion por plifaciligi la lernadon de pluraj lingvoj. Ĝi ankoraŭ­ ne estas finita, sed nuntempe jam eblas vidi beta-version kaj ankaŭ­ aliĝi al SES (Somera Esperanto-Studado, komence de aŭ­gusto en Slovakio) kie ni esperas krom la kutima bona etoso kaj klasikaj kursoj de esperanto eble jam elprovi ankaŭ­ tiun novan lingvolernan metodon, kondiĉe ke estos sufiĉe da interesiĝantoj.
Detalojn pri la nova projekto vi povas legi en nia blogo
http://blogo.ikso.net/2011/04/nova-projekto-de-ei-batalos-informan-superŝarĝon
Amike,
Marek Blahus, estrarano de
E@I

Prof. Dasgupta falis tuj en la kaptilon per gratula mesaĝo: "sonas treege interesa kaj potencialoriĉa, kaj mi volas gratuli E@I pro la iniciato, al kiu mi deziras maksimuman sukceson." Al li tuj eĥis Seán Ó'Riain, ĉiam en la oficiala komitata diskutlisto: "Mi ŝatus elkore gratuli vin kaj E @ I pri tiu valorega projekto, kiu praktike montras ke ni celas plurlingvecon, kaj ke Esperanto-parolantoj tute ne kontraŭas aliajn lingvojn, sed pli efike kaj bone instrui kaj lerni ilin." Do Marek Blahus sukcesis ridindigi (kaj ne ridigi) du prezidantojn.

La leĝereco de s-ro Blahus povus kosti kare al E @ I. Kelkaj jam bedaŭras ke ili donacis monon "por enretigi PIVon fare de malserioza entreprenisto". Aliaj diras: "Prefere subteni finance Sezonojn aŭ Edukado.net, kiuj ne faras tiel stultajn ŝercojn". Pridemandite ĉu ĝi nun rifuzus subvencion al E @ I, Fondumo Pro Esperanto respondis lakone: "Ĝis hodiaŭ ni ricevis de tiu privata entrepreno neniun subvencipeton".

Sed ĉu eblas tiaj ŝercoj en la nova Esperantio? Tiaj eble, sed tieaj ne. En la Esperanta Civito regas la libero diri kion oni pensas, sed ankaŭ la konscio ke ne ĉiu loko aŭ momento taŭgas por diri kion ajn -- se parlamentano farus tian ŝercon en la Senata aŭ Foruma diskutlisto, li estus suspendebla portempe, laŭ la koncerna reglamento.

[HeKo 476 1-A, 4 apr 11]


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0449 s s 
  Total: 0.0592 s s