Esperanta Civito

Blindulo kiu kondukas ne vidanton

La itala verkisto Giuseppe Prezzolini pasigis la lastan kvaronon de sia longa vivo en Svislando: li mortis jam centjara en Lugano. Kelkajn jarojn antaŭ lia morto en intervjuo oni demandis lin pri la gastiganta lando. Prezzolini respondis, ke ne sufiĉas akurata fervojo kaj rapida poŝto por krei kulturon.

Simile oni povus juĝi la organon de Universala Esperanto-Asocio: ne sufiĉas akurata aperado kaj koloraj fotoj por krei kulturon. Eĉ se, en medio regata de gejoj, dungito kiu dediĉas kovropaĝojn al pimpaj junulinoj aspektus alternative...

Kiam eldonejo elektas la ĉefredaktoron por sia periodaĵo, devus ekzisti kontrakto, almenaŭ intencoletero. Dokumento kiu atestas la reciprokan respekton pri kulturpolitika linio, des pli se temas pri la organo. Se tiu linio estas la Manifesto de Prago, Stano Marĉek kondutis kvazaŭ li ne konus ĝin.

Tiu deklaracio (aprobita en kurioza maniero, sed pri tio eble alian fojon) fakte metis UEAn ekster la ĝeneralan kaj tradician fluon de la batalo por solvi la mondan lingvoproblemon, kaj donis al ĝi tute alian kulturpolitikon: batali por la "lingva demokratio", nome por la lingva diverseco. En tia optiko, Babelo ne estas plu malbeno riparebla per neŭtrale homa lingvo: Babelo estas eĉ beno.

Verdire la unua kiu pioĉe batis sian piedon estis la Centra Oficejo mem, kiu adjudikis la ekskluzivecon pri la laŭreatoj de la Belartaj Konkursoj al gazetoj ekster UEA: en Brazilo ĝis la morto de "Fonto", en Usono tuj poste. Se eĉ la minimumo kiun la Asocio kontribuas al nia originala literaturo ne aperas en revuo "Esperanto", kiajn kulturajn paĝojn ni atendu de ĝi? Fakte lastatempe vi trovas deliraĵojn kiel "Poetoj detruas la lingvon"...

Stano Marĉek, kiel tipa produkto de la slovaka socio en la komunisma tempo, devize afiŝis "la pozitivan ĵurnalismon". Tio estas mistifika formulo. Li ne publikigis pozitivajn novaĵojn, sed la novaĵojn kiuj plaĉus al lia dunginto. Eĉ formalajn promesojn (kiel recenzojn pri diskoj de Anjo Amika kaj pri la nova eldono de "Paŝoj al plena posedo") li ne plenumis.

Pro la supraj, kaj aliaj, certe Marĉek ne estis la plej talenta redaktoro de la UEA-organo: neniom komparebla al Berthelot, Hodler, Privat, Rossetti...

Sed la demando koncernas precipe la eldonejon. Ĉu ĝi interkonsentis pri la redakta linio? Ĉu ĝi fiksis parametrojn por pritaksi la kvalitajn kaj kvantajn rezultojn? Alivorte: ĉu UEA scias kion ĝi celas per sia organo, krom aperigi la statute devigajn raportojn kaj reklami siajn varojn kaj servojn, de la libroj ĝis la kongreso? Ne, se juĝi laŭ la jam dekjara redaktado de Marĉek. En tiu kazo, eĉ Reto Rossetti aŭ Teo Jung ne kapablus fari pli bone.

La informaj organoj pri Esperantio, sur internacia nivelo, estas tri: "Heroldo de Esperanto", "La Ondo de Esperanto" kaj "Esperanto" de UEA. La unuaj du vivas (ne tute malbone) el la merkato. La tria vivas nur ĉar ĝi ne bezonas serĉi merkaton. Sed se ĝia abono ne estus parto de membrokotizo, la organo de UEA estus delonge bankrotinta. Kaj pro merito de Stano kaj pro responso de Roterdamo: la unua ne kapablas komunikadi, la alia ne scias kion komunikadi. Blindulo kiu kondukas ne vidanton, diras la hungara proverbo.

[HeKo 476 6-A, 9 apr 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0224 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0686 s s 
  Total: 0.0910 s s