Esperanta Civito

Demento al kamarado Buller

Komentarie pri la intervjuo de Aleksander Korĵenkov al la Konsulo en "La Ondo de Esperanto", aperis la sekva:

"En la skandala retgazeto “Libera Folio” hazarde mi legis intervjuon al s-ro Osmo Buller, kaj tie mi trafis la frazojn: “Se io funkcias ekster UEA, des pli bone. Malmulto tamen okazas tute sen UEA, kiu disponigas infrastrukturon eĉ al agadoj, kiujn ĵaluzemuloj vidas rivalaj aŭ subfosaj al UEA. Eĉ [d-ro Giorgio] Silfer ne povas funkcii sen UEA-konto. Kiam oni mokas kaj malgravigas UEA, oni fakte montras, kiel proksime la fenomeno Esperanto turniĝas ĉirkaŭ UEA.”
Kion opinias la Konsulo pri tiu nerekta komentario al lia intervjuo en la serioza revuo “La Ondo de Esperanto”?

La respondo de la Konsulo:
Nek Giorgio Silfer nek lia familio havas konton en Roterdamo, do li povas tute bone “funkcii” sen UEA. Eble s-ro Buller aludas al la rilatoj inter la Pakto kaj la UEA-kontosistemo. En tiu kazo, delonge la diversaj establoj fermis sian konton, kaj restis nur unu, uzata de Fondumo Pro Esperanto (FPEF). Al tiu konto praktike iras nur la pagoj de kvar perantoj pro abonoj al gazetoj de LF-koop (malpli ol 5% de la tuta abona enspezo de LF-koop dum unu jaro), plus la pagoj de la libroservo de UEA pro nemultaj mendoj al LF-koop. UEA mem ne estas peranto por tiuj gazetoj.

Konklude: la koncerna konto (LFOI-I) utilas precipe al UEA, des pli ke por ricevi la monon de la CO necesas atendi pli ol 50 tagojn.

Estas aldoninde, ke en 2011 iuj paktintoj (Esperanta PEN, KCE, Esperanta Naturamikaro ktp) komisiis al FPEF rilati kun la CO por aperigi anoncetojn pri la koncernaj en la jarlibro de UEA, sed neniam alvenis respondo de la CO. Se tio estas profesieco…

Fine, en la intervjuo farita de kolego Korĵenkov mi neniam mencias nur UEAn, sed konstante aperas UEA kaj SAT apude. Osmo Buller do mistrafas tri fojojn en tri frazoj.

[HeKo 494 1-A, 30 okt 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0406 s s 
  Total: 0.0541 s s