Esperanta Civito

Nederlandeco tamen influas al UEA

Universala Esperanto-Asocio principe ne donas tiajn subvenciojn, pli-malpli asertis s-ino Ans Bakker, tiam responsa estrarano de UEA, kiam estis proponita la forviŝo de ŝuldo al UEA mem (ĉirkaŭ 17.000 eŭroj) pro la financado de la projekto "Indiĝenaj Dialogoj". Tiu subvencio vekis interalie la protestojn de c-ano Koffi Gbeglo, tiam UEA-komitatano.

Efektive la projekto estis bazita sur privata lernejo en Nederlando, kiu pruntis monon de UEA en la certeco ke la nederlanda ŝtato financos la projekton, kaj tiel la prunto estos repagita. Sed la ŝtato ne financis, "Indiĝenaj Dialogoj" ĉesis ekzisti kaj UEA post kelkaj jaroj transformis sian krediton al donaco, ankaŭ ĉar tiu kredito pezis sur esperantista paro.

Io simila okazas denove por subteni universitatan kurson en Nederlando. En la universitato de Amsterdamo, departemento pri lingvistiko kaj literaturscienco de la humanisma fakultato, ekde 1969 funkcias katedro pri interlingvistiko kaj esperanto. Ĝin sponsoris Internacia Esperanto-Instituto (sub prezido de s-ro Ed Borsboom), sed nun IEI rezignis plu mecenati. Ekde 2002, sub la gvido de la pensiiĝonta profesoro (inĝ. Wim Jansen) la katedro havis po 15 studentoj en ĉiu studjaro, ĝis nun entute 181 (92 pri interlingvistiko, 89 pri Esperanto).

"Ekde 1 septembro 2013 UEA transprenos de IEI la respondecon pri la katedro por kvinjara periodo. Kuratoro de la katedro nome de UEA estos Nikola Rašic. Ĝis la fino de la nuna studjaro kiel kuratoro nome de IEI plu funkcios mag. Hans Erasmus. La du aliaj kuratoroj, nomumitaj de la universitato, estas prof. d-ro D. Gorter kaj prof. d-ro P.C. Hengeveld" anoncis ĵusa gazetara komuniko. "Kvankam UEA estas la formala partnero de UvA, la financan ŝarĝon kundividas la asocio Esperanto Nederland, kiu ankaŭ ĝis nun dividis ĝin duone kun IEI." Tiu ŝarĝo atingas 20.000 eŭrojn jare.

Laŭ s-ro Osmo Buller, "ĉar temas pri la sola universitata katedro de sia speco en la mondo, la Estraro de UEA konsideris grava kaj necesa garantii ghian pluan ekzistadon ankaŭ post la rezigno de IEI." Ŝajnas ke oni forgesas almenaŭ pri la universitato en Torino, sed ne tiom gravas. Pli gravas konstati ke la teritoria faktoro influas en la subvenciaj decidoj: almenaŭ du gravaj precedencoj estas registrendaj.

Parenteze, per tioma sumo jare ne unu katedro, sed tuta instituto funkcius en la nigra Afriko. Kien la universaleco de UEA?

[HeKo 519 1-A, 19 nov 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0417 s s 
  Total: 0.0558 s s