Esperanta Civito

Literatura kafejo pri Attila Jˇzsef


Imre Szabó, prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio kaj valora poezia tradukisto, gastis hieraŭ ĉe la sesa literatura kafejo, organizita de Esperanta PEN-Centro kaj Fajszi Amika Rondo ĉe la Landa Fremdlingva Biblioteko en Budapeŝto. La vespero estis dediĉita al la arto de la hungara poeto Attila József.

Interalie, c-ano Szabó kaj d-ro Blazio Wacha komparis du tradukojn de Lia poemo "Purakore", faritajn de Kálmán Kalocsay respektive Imre Szabó. La unua traduko aperis en la libro "Urboranda nokto", la dua en "Purakore" tradukitaj poemoj de Attila József. Estis laŭtlegitaj de la ĉeestantoj (iom malpli ol kutime) kelkaj aliaj versaĵoj de Attila József en nia lingvo. La preleganto kaj d-ro György Nanovfszky parolis ankaŭ pri la familio de Attila József kaj kial li estis persekutata la poeto.

La sekva literatura kafejo okazos la 23an de majo, samloke. La ĉefa gasto estos la eksa Konsulo, prof. d-ro Walter Zelazny, kiu prezentos premiere la esperantigon de sia verko "Ludwik Zamenhof".

La literaturajn kafejojn prezidas c-ano György Nanovfszky, vicprezidanto de la Esperanta PEN kaj kunordiganto de FAR. Organize helpas sen. Anna Bartek, vickunordigantino, kaj f-ino Anikó Nemes, esperantlingva referanto ĉe la biblioteko. La literaturaj kafejoj kutime okazas en la antaŭlasta ĵaŭdo de la monato, ekde 18h00.

Legu pli en "Heroldo de Esperanto"

[HeKo 531 2-B, 27 apr 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0039 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0371 s s 
  Total: 0.0410 s s