Esperanta Civito

Pri la vendeblo de la periodaĵoj de LF-koop


Kooperativo de Literatura Foiro eldonas kaj administras kvar periodaĵojn: "Literatura Foiro" (1970), "Heroldo de Esperanto" (1920), "Femina (2005) kaj "Homarane" (2011). LF-koop posedas ilin ĉiujn, escepte de "Femina", kiun proprietas Feminisma Esperanta Movado.

Sekve de lastatempe ricevita demando, LF-koop komunikas ke:
a) pro statuta klaŭzo, la revuo "Literatura Foiro" ne estas vendebla, krom se LF-koop mem malfondiĝas;
b) la revuo "Femina" ne estas vendebla, krom se la asembleo de FEM decidas fari tion post 2014;
c) la retagentejo "HeKo - Heroldo komunikas" ne estas vendebla, ĉar ekde 2001 ĝi apartenas al la Esperanta Civito;
d) nenio jure malhelpas la eventualan vendon de la aliaj periodaĵoj.

La punkto d) koncernas ankaŭ la simplan rajton uzi la titolon de periodaĵo, inkluzive de la intertempe ĉesintaj, kiel "Lombarda Esperantisto / Lingua Verde", "Transalpa Esperantisto", "Planlingvistiko", "Esperanta Songazeto".

La supra klarigo pri la rajto vendi ankoraŭ ne signifas la intencon vendi. Simple ĝi admonas ke neniu sin permesu uzi iun el la menciitaj titoloj, sen la konsento de la respektiva posedanto. Ĝi ankaŭ emfazas la nomojn de la efektivaj posedantoj kaj distingas inter la diversaj subjektoj.

[HeKo 534 2-B, 10 jun 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0420 s s 
  Total: 0.0551 s s