Esperanta Civito

Nova poemaro de Marie-France Conde Rey


Okaze de la hodiaŭa Verda Vespero ĉe Kultura Centro Esperantista sen. Marie-France Conde Rey prezentis sian novan poemaron: "Chien de feu / Fajra hundo". La titolo, dulingva kiel la libro mem, aludas al la situo de la aŭtorino en la zodiaka signo.

La verko, el kiu sen. Giorgio Silfer deklamis kelkajn specimenojn, proponas kvin partojn, kiujn ideale kunigas aforismo de René Char: "La poemo estas la amo realigita de la deziro restinta deziro" kaj ankaŭ, dorskovrile, longa citaĵo el Hermann Hesse:

"De kiam mi estis dektrijaraĝa, mi konvinkiĝis ke mi devos esti aŭ poeto aŭ nenio. Sed iom post iom mi komprenis ankaŭ alian aferon, tre malagrablan. Oni povis fariĝi instruisto, pastro, kuracisto, negocisto, poŝtoficisto, eĉ pentristo aŭ arkitekto. Por ĉiuj tiuj profesioj ekzistis lernejoj, manlibroj por komencantoj. Sed por poeto, nenio tia. Iĝi poeto estis permesata, kaj eĉ honoro: t.e. trafi sukceson kaj famon, sed bedaŭrinde plej ofte oni jam mortis antaŭ ol venos famo. Do poetiĝi estis neebla kaj deziri poetiĝon: honto, kiel mi baldaŭ konstatis..." (1946).

Tamen Marie-France Conde Rey sendube lernis multon el la vizitado ĉe alies poemaroj. Ŝi akiris bonan versoteknikon, ŝi majstras per bildoj. En mikrosocio kie ĉiu (mis)konas ĉiun, kaj kun la ŝarĝo de tre gravaj oficoj (handikapo por poeto ankaŭ makrosocie), estas malfacile trovi akcepton por sia alvokiĝo, eĉ se ĝi estas aŭtenta, kiel en ŝia kazo.

La libro, enpaĝigita de Marion Bétille kaj eldonita de Ĉarenta Esperanto, estas mendebla ĉe KCE kaj ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 535 8-B, 12 jul 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0042 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0381 s s 
  Total: 0.0423 s s