Esperanta Civito

Kongresa numero 2013 de "Heroldo de Esperanto"


Pli frue ol la koncerna numero de la organo de UEA atingas la publikon la numero de "Heroldo de Esperanto" pri la Universala Kongreso en Islando. La numero entenas la gravajn dokumentojn, profundigajn komentojn kaj analizojn, ankaŭ humuran intervjuon kun "pseŭda korespondanto".

Fakte HdE havis korespondanton, por kiu LF-koop petis de UEA (kaj ricevis kun dankinda afablo) senpagan kongresaliĝon. Kiel kutime dum la lastaj jaroj temis pri c-ano Dieter Rooke. Reveninte al la redaktejo en Svislando (kie ĉeestis la aliaj tri konstantaj kunlaborantoj) Dieter Rooke tamen donis neniun raporton, pretekstante ke la fotoj estas en la aparato de la edzino (forestanta pro laboro en alia kantono). Li eĉ ne partoprenis la redakcian kunvenon.

Kiam evidentiĝis ke c-ano Rooke ne intencas kunredakti la numeron (sub influo de la edzino, li asertis), la ĉefa redaktoro, c-ino Anna Bartek, post afabla insisto por ke li ŝanĝu sian strangan (kaj eĉ tre malafablan) decidon, estis devigata informi la eldonejon pri tiu sinteno. Kooperativo de Literatura Foiro, pere de sia vicprezidanto, c-ino Perla Martinelli, petis forstreki lian nomon el la kolofono, transdononte la definitivan juĝon al la Asembleo, ĉar li estas kooperanto.

Al posta plendo de Dieter Rooke, c-ino Bartek respondis:
Kara eksredakciano,
Vi skribis en dato 24 aŭgusto 2013: "Pri mia ĉeso de kunlaboro kun Heroldo kaj vi, mi malfeliĉas."
Tio estis via elekto, ne mia aŭ de HdE respektive LF-koop. Anstataŭ obei al malsaĝa konsilo de via edzino, vi devintus konduti profesiece kaj honeste. Vi faris eraron des pli gravan, en la tre delikata momento de relanĉo de la gazeto. Nun vi perdis la estimon de la gekolegoj kaj de la Administra Komitato, bedaŭrinde. Kiu kaŭzas mem sian malbonon, tiu ploru pri si mem.


La kongresa numero estis realigita danke al la helpo de aliaj kongresintoj, precipe pri la fotoj (interalie de la kunprezidanto de Svisa Esperanto-Societo).

[HeKo 538 4-B, 25 aŭg 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0130 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0417 s s 
  Total: 0.0547 s s