Esperanta Civito

Memkritiko de Gonçalo Neves pri "La manto"


En la decembra numero de 1997 de "Monato" aperis mia recenzo pri la romano „La manto”, pseŭdonime verkita de Paula Mährti. En tiu recenzo, por krei sensacion kaj „agiti la merkaton”, mi ŝajnigis aŭ subkomprenigis, ke la romanon verkis Perla Martinelli.

Nun mi deklaras, ke mi tamen eksciis el fidinda fonto (la eldonisto mem) la veran identecon de la aŭtoro (Aldo de' Giorgi) jam antaŭ ol mi ekverkis la recenzon. Mian agon oni do nepre taksu malhonesta kaj fia.

Pro tio mi publike petas pardonon de Perla Martinelli, Giorgio Silfer kaj ĉiuj ceteraj personoj, kiujn mi ofendis aŭ alie suferigis per tia friponaĵo. Mi krome petas, ke la redakcio forviŝu tian tekston el sia retejo, se tio eblas, aŭ ke almenaŭ oni publikigu sub ĝi la nunan leteron.

Mi ankaŭ malpermesas al iu ajn enpreni tian tekston en antologiojn, krestomatiojn ks, ĉar mi tute forkonfesas kaj malagnoskas ĝin.

(Gonçalo Neves, Portugalio)

[HeKo 567 7-A, 3 nov 14]

Per sia nuna publika demarŝo s-ro Neves montras laŭdindan kuraĝon, kiu mankas al pluraj homoj same informitaj pri la aŭtoreco de la kalumnia pamfleto, kaj ĝis nun silentaj aŭ eĉ kontribuintaj al ties pozitiva disfamigo.

Inter la ofenditoj de tiu artikolo estas William Auld, kiu proteste eksiĝis de la redakcio de "Monato". Bedaŭrinde li jam forpasis kaj ne plu povas esprimi sin pri la pardonpeto, kiun ni akceptas.

(Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0449 s s 
  Total: 0.0594 s s