Esperanta Civito

Borsa analizo de Esperantio, januaro 2017


Laŭ la servo interna al Fondumo Pro Esperanto, januaro 2017 alportis la sekvajn variojn:

UEA 2.867,58 -- minus 4,60%, pro la perdo de unu kvinono de la individua membraro kaj la stato de la asocia organo ("ne nur la malfruego, sed ankaŭ la granda ĥaoso, kun numeroj aperantaj en inversa ordo" sinteze klarigis s-ino Claude Nourmont); la elekto de nova(j) (kun)redaktoroj ne okazis ankoraŭ en januaro. Influas negative ankaŭ la kompleta malcerteco pri la sorto de la UEA-ekzamenoj, kun la konsekvenca blokado de la iniciatoj ĉe edukado.net, kaj la tre malbonaj rilatoj kun gravaj afrikaj aktivuloj.

TEJO 285,52 -- plus 1,00%, pro la kresko de homfortoj danke al "volontulado" kaj dungado, kaj pro sukcesa publikrilata aktiveco, dum la servoj regule funkcias (akurateco de "Kontakto", papera versio de Pasporta Servo). Tamen ankaŭ TEJO suferas pro la malfluso de la UEA-membraro.

FPEF 260,88 -- plus 1,00%, pro la funkciado de la okcidenta kaj orienta legacioj, kaj pro la kreskanta nombro da formataj kadroj.

KCE 901,10 -- plus 0,50%, pro la preteco inviti gravan internacian kongreson en 2018.

LF-koop 188,50 -- plus 0,80%, pro la preparo de diversaj eldonaj projektoj.

PEN 180,12 -- plus 0,33%, pro la invito al strikta kunlaboro kun la ceteraj svisaj PEN-centroj, por organizi la konferencon de la internacia komitato pri lingvaj rajtoj, en 2018.

SG Lexus 27,00 -- je 0%, pro la forpaso de la ĉefa partnero, tamen kompensita de la fakto ke la restinta estas rezoluta daŭrigi.

La monato januaro 2017 vidis UEAn plu baraktanta kun siaj internaj problemoj.

[HeKo 633 1-C, 6 feb 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0171 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0445 s s 
  Total: 0.0617 s s