Esperanta Civito

LF-koop koncedas du pliajn monatojn al la nesolventa Lexus


"Se Lexus malakurate pagos en tri sinsekvaj monatoj, LF-koop rajtos rompi la kontrakton kaj repreni la gazeton HdE por si."

Tiu ĉi klaŭzo en la vendokontrakto koncernas dek unu monatajn partopagojn por "Heroldo de Esperanto". Ĝi estis enmetita en la kontrakton laŭ propono de s-roj Fabrício Valle kaj Paulo Lima, posedantoj de Lexus, la aĉetanto de HdE.

La unua partopago estis kontrakte fiksita je la 10a de decembro 2016, la dua je la 10a de januaro 2017, la tria je la 10a de februaro. Neniu pago estis farita ĝis nun, kaj la Administra Komitato atentigis la direktoron de Sociala Grupo Lexus, ke laŭjure la gazeto devas tuj reveni al LF-koop.

Tial ke "Heroldo de Esperanto" estas paktinta establo, pro la transnacia solidareco ene de la Pakto LF-koop koncedas ankoraŭ du monatojn. Se ĝis la 10a de marto ne aperos la unua papera numero de HdE kaj ĝis la 10a de aprilo ne alvenos almenaŭ la unua partopago, la Ĝenerala Asembleo de LF-koop ratifos la rompon de la kontrakto.

La helpema sinteno de LF-koop kongruas ankaŭ kun ĝia simpatio por la brazila esperantistaro.

Subskribis: la Administra Komitato de LF-koop

(HeKo 634 7-B, 21 feb 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0421 s s 
  Total: 0.0567 s s