Esperanta Civito

Nur en aprilo 2017 la unua gazeto de Lexus


Sociala Grupo Lexus anoncis ke la unua numero de "Heroldo de Esperanto" en 2017 "aperos ĝis la fino de marto aŭ komenco de aprilo". Tio estas tri semajnojn post la limdato koncedita de LF-koop rilate la eldonadon, kaj dekon da tagoj antaŭ la limdato koncedita rilate la unuan partopagon (kiu tiam malfruus je kvin monatoj). Konsekvence iĝas pli probabla la repreno de la proprieto fare de la svisa eldonejo.

Tamen de Ĉaŭdefono venas nur konciza komentario: "La definitiva decido apartenas al la Ĝenerala Asembleo de LF-koop, kiu kunvenos en dato 15 aprilo 2017". Se LF-koop reprenus la gazeton, ĝi povus aŭ rekomenci la publikigon aŭ vendi ĝin al alia establo. Teorie LF-koop povus eĉ proponi kunan iniciaton (joint venture) kaj tiel savi la brazilanon el la bankroto.

Laŭ aserto de la direktoro de Lexus, Fabrício Valle, HdE ankoraŭ ne havas ĉefredaktoron. "Mi ne povis imagi, ke tiom neatenditaj malfacilaĵoj ekde septembro tiom malhelpus min. Sed mi laboregas por superi ĉiujn malfacilaĵojn".

(HeKo 635 9-B, 2 mar 17)

Aboninto 2016 komentarias:
La vendo de "Heroldo de Esperanto" al brazilanoj memorigas min pri la vendo de la futbalteamo Milan al ĉinoj... Eĉ la limdato koincidas: 10a de marto!

Fabrício Valle promesas:
Ĝis la dato de la Asembleo de LF-koop la reta versio kaj nia unua papera numero jam estos aperintaj... kaj mi estos paginta unu, du, eble tri partopagojn.
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0162 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0440 s s 
  Total: 0.0602 s s