Esperanta Civito

Didaktika centro pri biodiverseco en Andaluzio?


Laŭ invito de la posedanto, la sekretario de Esperanta Naturamikaro vizitis hieraŭ, kune kun la prokuristo de fondumo Pro Esperanto, farmon kun vasta bieno en Andaluzio. La posedanto petis konsilon pri la utiligo de la bieno, kies prizorgon li forlasas pro la aĝo.

Li ricevis la sugeston krei tie didaktikan centron por la edukado de lernejanoj al botanika biodiverseco, helpe de Eŭropa Unio. Por prepari la projekton necesas kompetenta persono: estis rekomendita la manaĝerino de la societo Biodiversa, kiu partneras al ENa en Asturio.

Meze de junio 2017 okazos dua vizito, kune kun ŝi, kiu tiucele gastos en la naturamika Esperanto-Domo de Malago. Per tiu vizito eblos decidi ĉu komenci la entreprenon.

(HeKo 645 3-B, 18 maj 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0388 s s 
  Total: 0.0526 s s