Esperanta Civito

Forpasis la plej grava esperanto-poetino

Hieraŭ posttagmeze forpasis d-ino Marjorie Boulton (1924[1949]-2017), kiu dum jardeko estis la kandidato de Esperanta PEN-Centro por la literatura Nobelo, post la morto de William Auld. Ŝi malsanis jam de kelkaj jaroj, sed sukcesis ankoraŭ partopreni, sur rulseĝo, en la Universala Kongreso de Lillo, 2015.

Ekster Esperantio ĝuste la PEN-medio plej helpis por diskonigi ŝin dum la lastaj jaroj, jen per deklamaj vesperoj jen per prelegoj jen per ekspozicioj. Eĉ la lasta intervjuo kun Marjorie Boulton aperis ĝuste en la organo de la Esperanta PEN, "Literatura Foiro".

La artista kariero de Marjorie Boulton koncentriĝis plejparte en la kvara periodo de nia literaturhistorio (1952-1970), kun gravaj atingoj en la novelo, en la teatro kaj precipe en la poezio. "La verkistin' al ni mankinta" estas la emblema titolo de la tuta ĉapitro kiun "Historio de la esperanta literaturo" de c-anoj Minnaja kaj Silfer dediĉis al ŝi.

Per ŝia forpaso, Akademio de Esperanto iĝas des pli masklisma, kun nur tri pretervivintaj virinoj en sia membraro.

[HeKo 655 8-B, 31 aŭg 17]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0432 s s 
  Total: 0.0581 s s