Esperanta Civito

Nur ses vivantaj esperantistinoj diligente kolegas


Nur ses virinoj situas inter la 52 vivantoj en la libro "Nia diligenta kolegaro", kiu ampleksas ducenton da plej gravaj esperantistoj en la mondhistorio, laŭ la opinio de la eldonejoj (Sezonoj en Rusio kaj LEA en Litovio).

Ili estas Ursula Grattapaglia, Mireille Grosjean, Ilona Koutny, Katalin Kováts, Perla Martinelli kaj Spomenka Ŝtimec. Nur unu el ili ĉeestas kun sia edzo: Giorgio Silfer kaj Perla Martinelli formas la solan vivantan paron en la listo de niaj eminentuloj. Mankas, unuflanke, s-roj Grattapaglia kaj Lelarge (Kováts); aliflanke s-inoj Bodnarová (Steele) kaj Löwenstein (Corsetti), interalie. Kaj forestas entute la paro kiu motoras Sezonojn: Aleksandro Korĵenkov kaj Halina Gorecka. Rimarkinda modesteco.

En la kvindeko da vivantoj, almenaŭ kvinono havas la esperantan civitanecon. La hungara estas la plej ofta ĉefa eduklingvo (ses kazoj), kaj ankaŭ la plej ofta ŝtataneco. La plej maljuna "diligentulo" naskiĝis en 1924, la plej juna en 1979.

La enciklopedieca libro, pli ol 500-paĝa, estos surmerkatigata ekde la venonta monato.

[HeKo 670 6-A, 22 jan 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0686 s s 
  Total: 0.0821 s s