Esperanta Civito

La maja "Heroldo" de KCE estas presata


"Heroldo de Esperanto" aperadas tute akurate kiel organo de Kultura Centro Esperantista: la numero 2284 (5:2018) estas presata. Ĝi enhavas interesajn raportojn de c-ano Carlos Spinola pri la indonezia esperantistaro, de c-ano Hilary Chapman pri brita kaj tutkelta kongresoj, de c-ano Ŝaban Abasi pri Islama Esperanta Klubo.

Artikoloj estas dediĉitaj al la kresko de Ĉaŭdefono kiel kultura ĉefurbo en Esperantio, kaj specife al la aktiveco de KCE en aprilo. Tamen ankaŭ Slovenio ricevas atenton, pro la prezento de verko fare de c-ano Vinko Oŝlak kaj la kontakto inter c-ano Giorgio Silfer kaj la Nobel-laŭreato Ŝirin Ebadi, favora al esperanto.

HdE atentas ankaŭ pri la krizo de UEA kaj aliaj aktualaĵoj en la esperanto-mondo.

La gazeton posedas, eldonas kaj administras KCE en Svislando kaj Bulgario. La jarkolekto 2017 estas eldonenda de la entrepreno Lexus en Brazilo. Pri ties malfruo responsas nur Lexus. HdE ne ricevas abonojn, sed akceptas donacojn. Bonvolu skribi al <kce ĉe esperantio.net>.

[HeKo 678 8-B, 7 maj 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.0563 s s