Esperanta Civito

ARKONES sukcesis kaj plu vivos


"Mi partoprenis multajn bone organizitajn ARtaj KONfrontoj en ESperanto, sed la ĵusa (21-23 septembro 2018 en Poznano) estis la plej bone organizita" deklaras Anjo Amika, kiu ĝojas ĉar "dum la fermo oni anoncis la decidon daŭrigi la aranĝon ankaŭ dum la venontaj jaroj."

La evento omaĝis al la memoro de la organizinto, Pawel Janowczik, tro frue mortinta. Sekvis la festeno pro la sesdekjariĝo de Pola Esperanto-Junularo, kun invito al granda torto. La historion de PEJ koncize resumis Tobiasz Kuisiowski kaj Tomasz Szymula.

La plej vizitata arta programero estis la kolektiva koncerto de JeLe, Zuzana, Anjo Amika, jOmO kaj Georgo Handzlik, por trankvila nokto tuj post la koncerto de jama bardo sen barbo, kaj nun senbarba trobadoro.

La nemuzika programo proponis interalie prelegon de Barbara Pietrzak: "Iom pri la lingva esperanto-kulturo. Ŝi forte kritikis la lingvaĵojn de diversaj UEA-estraranoj, citante misojn el iliaj komunikoj al la legantoj. Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov prezentis sian libron "Nia diligenta kolegaro". Ok el la ducent diligentuloj ĉeestis fizike kaj estis omaĝitaj sur la podio. Fine, Roman Dobrzynski enkondukis la pollingvan filmon de Wajda "Pan Tadeusz", kongrue al la centa datreveno de la publikigo de "Sinjoro Tadeo" per la traduko de Antoni Grabowski.

[HeKo 691 9-A, 30 sep 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0422 s s 
  Total: 0.0553 s s