Esperanta Civito

Mark Fettes, de atendata mesio al asocia likvidanto


Lia nomo surfis dum dudeko da jaroj sur la ondo de dokumento aprobita en Prago, precipe danke al la premo de Detlev Blanke, malgraŭ sindetenoj kaj kontraŭaj voĉoj. Li estis atendata kvazaŭ mesio por redoni al vegetanta asocio la elanon kiel juna gvidanto. Li proponis vastan, artikitan strategian laborplanon, ŝajne ŝvelon de la Praga folio, certe malpli legitan ol tiu, per si mem jam senefika. Dum pluraj monatoj li estis la plej potenca ulo en Esperantio: prezidanto de la Universala Asocio kaj samtempe de Esperantic Studies Foundation, la "banko" de la tradicia movado. Fine li transiras al la historio kiel la likvidinto de la Centra Oficejo en Roterdamo, la malkaŝinto de jardekoj da kamuflitaj deficitoj, la jesinto al la separo de TEJO, la dunginto de hungaraj fuŝuloj kaj la maldunginto de eternaj funkciuloj.

Mark Fettes, aŭ Marcus sine terra (ĉu ne estis jam Johannes?), preparis la terenon al la ribelo de siaj baronoj, kiuj devus altrudi al UEA novan Magna Charta, se ili kapablus ĝin skribi... Sed en Lahtio probable la opozicio trinkos la lastan gluton el la amara kaliko.

La destino de UEA, laŭ la prezidanta raporto ĵus liverita al ties Komitato, ŝajnas memorando por senkondiĉa kapitulaco de venkita ekspotenco: Roterdamo devas donaci la bibliotekon, fermi la libroservon, luigi al eksteruloj la domon en Nieuwe Binnenweg 176, transloki oficejan stumpon al slava lando, reteni nur unu plentempan dungiton. Pri la sorto de paperaj eldonaĵoj (jarlibro, revuoj Esperanto kaj Kontakto) superfluas paroli.

La ĉefa apoganto de tiu drasta terapio, d-ro Renato Corsetti, agnoskas: "UEA devus okupiĝi iom pli pri Esperanto kaj lasi la prizorgon de la komunumo al la [Esperanta] Civito". Alivorte: nur raŭmistoj kapablas evoluigi esperanton kiel transnacian kulturlingvon. Kio ja estas la pura vero.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 713 7-A, 16 jul 19]

C-ano Vinko Oŝlak komentarias:
La iom-post-ioma fiasko de UEA ne estas nova fenomeno. Tra ĝia historio gvidas "ruĝa fadeno" de falsaj kaj morale ofte putraj kompromisoj kun la ekstera mondo. Tiel UEA inter ambaŭ modmilitoj preferis elekti nazian funkciulon Vogt por sia vicprezidanto anstataŭ la filantropa kaj demokratia grandulo de la movado Edmond Privat. Sed UEA el tiaj katastrofaj decidoj ne multe lernis.
(la tuta, longa komentario estas petebla tra nia redakcio)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0175 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0481 s s 
  Total: 0.0656 s s