Esperanta Civito

La mono por Sankta Neredono

Laŭ oficiala komuniko de la ĝenerala sekretario de Universala Esperanto-Asocio, el 53 ĉefdelegitoj por la oficperiodo 2008-2010 nur unu ne estis elektita: tiu por Togolando, por kiu la propono de la landa asocio ne estis aprobita. La ofico nun vakas; la ĝisnuna ĉefdelegito estis c-ano Koffi Gbeglo.

Laŭ la sama komuniko, "aparta temo ricevinta (dum la diskutado de financaj aferoj) ampleksan prilumon flanke de la estrarano pri financoj, estis ligita kun la disputo inter Gbeglo Koffi kaj UEA. La estraro detale esplorinte la tutan problemon, konsultinte diversajn personojn kaj dokumentojn lige kun la financaj finkalkuloj de la iama Afrika Oficejo en Togolando kaj restanta parto de la t.n. Tossou-mono (kolektita en la 2003-a jaro por partoprenigi afrikan esperantistinon en UK) aprobis la ĉi-rilatajn decidojn de la Ĝenerala Direktoro."

La versio de c-ano Gbeglo pri la supra temo estas legebla en lia verko "Sub la verda bluzo", paĝoj 36-39. Resume jen lia pozicio: Laŭ sugesto de Hans Bakker, en 2003 Gbeglo iniciatis monkolektadon por la partopreno de togolanda esperantistino en la gotenburga UK. Al la donacontoj li klare menciis, ke tiuj sumoj iru al lia privata konto ĉe UEA. Tamen la monon la Centra Oficejo deturnis al asocia fondaĵo por Afriko, kaj la administranto rifuzis doni ĝin al Gbeglo, okaze de vizito en Roterdamo, aprile 2003. Post protesto de Gbeglo kaj interveno de la estrarano pri financoj (edzino de Hans Bakker), Gbeglo ricevis du mil el la 2.238 kolektitaj eŭroj, kun la agnosko ke temas pri lia kredito. Tial ke la sumo ne estis sufiĉa por kovri ĉiujn kostojn, Gbeglo plu kampanjis. Intertempe tamen la vizo al Svedio estis rifuzita al tiu esperantistino, kaj la tuta projekto falis. Gbeglo informis la donacintojn pri la situacio, proponante alternativon: aŭ tuj redoni la monon aŭ gardi ĝin por estonta uzo. Unu itala donacintino elektis la redonon, dum la ceteraj konsentis pri estonta uzo. La redono al la itala sinjorino okazis tra la ĝirkonta UEA-sistemo, sed la resto perdiĝis en la meandroj de la UEA-librotenado, por reaperi kiel karsta rivereto por parta uzo cele al aliĝo al posta UK. Fine la CO ultimatis al Gbeglo, ke ĝi retenos la saldon de tiu kredito ĝis kiam Gbeglo liveros raporton pri la laboro de Afrika Oficejo en 2005. Tion plenuminte, la afrikano petis la kreditan saldon, sed la eŭropanoj en Roterdamo rifuzis tion, kaj metis la monon en fondaĵon de UEA. Tio estas arbitra konfisko, vane protestas Gbeglo.

La zamenhofa proverbo diras: jen mono por Sankta Neredono... Ĉi-kaze kiu perdis monon? Donacintoj kaj Gbeglo kiel administranto. Kiu gajnis monon? Tiu kiu retenis ĝin. Se banko ricevas monon por specifa celo, kaj utiligas ĝin por alia, tio estas delikto. Ŝajnas ke s-ro Osmo Buller agis kiel la bankoj al kiuj Parmalat ŝuldis pagon de interezoj: kiam Parmalat kampanjis por monkolektado cele al la aĉeto de eksterlandaj biloj (por la rekapitaligo de Parmalat), la bankoj deturnis tiun monon kaj retenis ĝin por pagi al si la interezojn ŝuldatajn de Parmalat; sekvis la bankroto de la entrepreno. La tribunalo pravigis poste la kuratoron de la entrepreno kaj postulis ke la bankoj mem redonu la konfiskitan monon al la alpruntintoj (bilomendintoj). Kompreneble, toutes les proportions gardées...

[HeKo 357 3-A, 23 maj 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0707 s s 
  Total: 0.0852 s s