Esperanta Civito

La Asembleo de KCE pri la svisa Esperantio

La ordinara Asembleo de Kultura Centro Esperantista kunvenis hieraŭ matene sub la tagprezido de c-ano David Buhlmann kaj kun la protokolado de c-ino Mariola Jobin. La jarkunveno ekis per la honorigo al la forpasinta apogantino, c-ino Berthe Spalinger: sen. Giorgio Silfer mem prezentis oracion, memorante ankaŭ ŝian edzon Alfred, mortintan je distanco de nur kelkaj semajnoj.

La Asembleo diskutis pri la raportoj de la Komitato kaj de la revizoroj, aprobante ilin kun kontento kaj kun gratuloj. Tuj poste ĝi renovigis la Kulturan Konsilion: por la mandato 2010-2014 estis elektitaj gec-anoj Perla Martinelli (kvara mandato), Carlo Minnaja (dua mandato), Bertil Nilsson (unua mandato), Giorgio Silfer (kvara mandato) kaj Ljubomir Trifonĉovski (tria mandato).

La Asembleo modifis ankaŭ la lastan artikolon de la statuto de KCE, konforme al la rekomendo ricevita de la Fisko. Nun estas eksplicita la normo laŭ kiu, okaze de malfondo, la membraro ne rajtas dividi inter si la bonhavon, sed devas destini ĝin al publikutila (do senimpostigita) institucio kun similaj celoj.

Fine, post diskuto kiun partoprenis la oficiala reprezentanto de Svisa Esperanto-Societo, s-ino Marion Bélisle (kiu distanciĝis de la letero sendita de SES-kunprezidanto), la Asembleo aprobis unuanime (kun du sindetenoj) la sekvan rezolucion:

La ordinara Asembleo de KCE, kunveninta en la Esperanto-Domo de Ĉaŭdefono la 30an de januaro 2010,
informite pri la incidento kun SES kaŭze de la letero subskribita de Dietrich Weidmann, kunprezidanto, nome de la SES-estraro, en dato 9 julio 2009;
aprobinte la sintenon de la Komitato de KCE tiurilate;
respektante la historion de SES, fondita en 1903;
komparinte la staton financan kaj la statuson juran de SES kun aliaj reale funkciantaj organizoj kiuj uzas esperanton en Svislando;
deklaras
ke neniu esperanto-societo estas konsiderebla kiel oficiala, unusola kaj legitima reprezentanto de esperanto por la tuta Svislando.

[HeKo 421 4-B, 31 jan 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0402 s s 
  Total: 0.0543 s s