Esperanta Civito

Kroniko de la fenomeno

  DatoNovaĵo
  1998 08 10 La Pakto por la Esperanta Civito estas lanĉita en Ĉaŭdefono (Svislando), fare de la establoj partoprenantaj en la unua Forumo por la Esperanta Civito, kunvokita de Esperanta PEN-Centro kaj de ERA, sub la prezido de György Nanovfszky. La Pakto konsistas el ideologia premiso (la Kvintezo, raŭmisme inspirita) kaj el organiza parto. Ĝi celas:
  1. solidarecon inter la paktintaj establoj;
  2. solvi ĉe komuna Kortumo la eventualajn konfliktojn inter la paktintoj;
  3. krei la embrion de la Esperanta Civito. Estas elektita la Evolukomisiono de la Pakto.
     
  1999 07 29 La dua Forumo aprobas la proponon de Konstitucio de la Esperanta Civito, en Karolovaro (Bohemio), okaze de la SAT-kongreso, sub la prezido Yves Peyrault. Estas elektita la unua Kortumo.
     
  2001 06 02 Post dujara diskuto, la Konstitucio estas promulgita en Sabloneto (Italio) fare de la tria Forumo , kiu samtempe fariĝas unu el la du branĉoj de la Civita Parlamento. La Evolukomisiono preparas la unuajn elektojn de la Senato. La Kortumo estas renovigita. Ĉeestas en Sabloneto: SAT (observanto, prezidas), Akademio de Esperanto (observanto), Esperanta PEN-Centro, Esperantista Kulturdomo Razgrad, E-Societo Vraca, Itala Interlingvistika Centro, Kultura Centro Esperantista, LF-koop, Teatro Espero Varsovio, redakcioj de "Debrecena Bulteno", Heroldo de Esperanto, Literatura Foiro. Senkulpiĝis kaj salutis ELTE (E-Fako), RE/LOdE kaj Kep Enderby (UEA-prezidanto).
     
  2001 12 15 Unuaj elektoj de la Senato. Rajtas baloti la membroj kaj la abonantoj de la establoj aliĝintaj al la Pakto. Konkuras du listoj, kun propraj politikaj, kulturaj kaj sociaj programoj: la Blanka, kun ĉefkandidatoj Vinko Oslak (Slovenio/Aŭstrio) kaj Nelly Holevitch (Bulgario/Nederlando), kaj la Verda, kun ĉefkandidatoj Walter Żelazny (Pollando/Francio) kaj Ljubomir Trifonĉovski (Bulgario). La simbolo de la Blanka Listo estas fiŝo, la slogano "Por Civito inspirita de kristanaj valoroj"; la simbolo de la Verda Listo estas arbo kun radikoj, la slogano "De Zamenhof ĝis la Esperanta Civito". La Verda Listo gajnas kun 70% de la voĉoj. La Evolukomisiono ĉesas ekzisti.
     
  2001 06 03 La retagentejo HeKo fariĝas la oficiala organo de la Civito: ĝin donacas LF-koop.
     
  2002 02 23-24 Unua sesio de la Civita Parlamento, en la Urbodomo de Loklo (Svislando). La Forumo proklamas la balotrezulton de la Senato. La Forumo elektas ankaŭ la novan Kortumon: Giorgio Silfer, Leen Deij, Zofia Banet Fornalowa. Okaze de la unua kunsido de la Senato, sen. Nunez Hernandez, Picasso kaj Rooke formas la Ruĝan grupon, daŭre en la majoritato, sed teknike sendependan. La Konsulo proponas por la Kapitulo la sekvajn vickonsulojn: Trifonĉovski (internaj aferoj), Conde-Rey (socialaj aferoj), Nilsson (kulturaj aferoj), Nunez Hernandez (Tria Mondo), Oslak (informado). La nomumo de la lasta donas al la registaro signifon pli ol majoritatan. La Senato interalie aprobas la leĝon pri la Civitana Registro (Lex Lubomira), kaj la rekomendon pri la deviga depono ĉe la ĉefaj E-bibliotekoj. Ĝi decidas interalie ke la Civito aliĝos al la Monda Socia Forumo (Porto-Alegro), partoprenos en la Internacia Konferenco de Federismo (San-Galo) kaj ke la Vickonsulo, invitita al la renkonto de bulgaraj intelektuloj kun Papo Johano Paŭlo II, salutos lin nome de la Esperanta Civito. Plej rimarkinda posta evento, el politika vidpunkto, estas la deklaro pri la baldaŭa milito (la 18-a de marto 2003). Temas pri la unua efektiva konfrontiĝo kun la ekstera mondo, kaj pri kvalita diferenciĝo de la cetera Esperantio, kiu silentis pri la problemo, escepte de SAT.
     
  2002 03 01 La nova Kortumo ekoficas.
     
  2002 11 02 En Ĉaŭdefono (turo Espacité): senata sesio. Senata Reglamento aprobita.
     
  2003 07 11 En Ĉaŭdefono (dum SAT-kongreso): dua parlamenta sesio. La Blankanoj lasas la Kapitulon. Foruma Reglamento aprobita. La Forumo elektas la trian Kortumon.
     
  2004 03 01 La nova Kortumo ekoficas.
     
  2004 06 02 Naskiĝas Fonduso Pro Esperanto, embrio de la Civita Banko.
     
  2004 08 10-11 En Loklo: tria parlamenta sesio. "Lex Referendaria" aprobita (pri referendumoj). "Lex Suffragatoria" aprobita (pri elektoj por la Senato). Direktivo Hiltbrand aprobita (pri mutuala rabata sistemo). Instalita la Komisiono Nilsson (esplorkomisiono pri la polaj eventoj).
     
  2005 10 10-11 En Malago: kvara parlamenta sesio. Aprobita la raporto de la Komisiono Nilsson. Instalita la Komisiono Rooke (esplorkomisiono pri familia statuso). La Forumo elektas la kvaran Kortumon.
     
  2006 03 01 La nova Kortumo ekoficas.
  2006 03 15 Rotacio interna al la Kapitulo: du novaj Vickonsuloj, sama ekvilibro inter la reprezentitaj grupoj.
  2006 07 21-22 En Loklo: kvina parlamenta sesio. "Lex Academica" aprobita (pri Lingva Komitato), "Lex Cristallina" aprobita (pri emblemo por la unua helpo), Direktivo Muhlemann aprobita (pri lingvotesta sistemo).
     
  2006 12 15 Elektoj por la Senato 2007-2011.
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(20 Requests)
  PHP: 0.0390 s s 
  Total: 0.0521 s s