Kiel usonaj dogano kaj akcizo trafas Esperantion

HeKo 869 6-E, 5 apr 25

La usonaj dogano kaj akcizo, plus la reprezalio de aliaj landoj, trafas la varojn el Esperantio ne malpli ol aliajn, sed niaj trafeblaj varoj estas esence du, kaj ili jam situas sub la imposta jugo: libroj kaj diskoj/kasedoj. Specialan atenton meritas la brokantaĵoj, ekzemple malnova rara libro aŭtografita de Kálmán Kalocsay.

Supozu ke italo aĉetas el Usono la libron de Benito Mussolini “Vivo de Arnaldo”, kun aŭtografo de la tradukinto, ĝuste Kalocsay, eldonitan de Literatura Mondo, ankoraŭ en perfekta stato  (eĉ sen malfermitaj paĝoj), kontraŭ kvindek dolaroj. La itala doganejo povus jam imposti je 20%, plus malgrandan akcizon, ĉar temas pri kolektolibro: kiel la doganisto difinas tion, ja estas divenende…

La itala ricevonto povas preventi la troan impostadon, indikante precizan dogankodon, kiu por libro en Italio estas 49019900 00. Kun tia kodo li pagus neniom akcize, kaj maksimume 4% dogane, sed eble ne, ĉar la roboto ne malkvietiĝus. Kompreneble gravas, ĉu la varo estas destinita al revendo, kaj tio estas malpli divenebla se la aĉetanto ne estas librovendejo.

Alia kazo estas diskoj: en 2018 KD el Japanio pagita 45 eŭrojn ricevis imposton de 21 eŭroj en Italio. Evidente mankis la ĝusta kodo aŭ klarigo sur la dogana verda etikedo. 

Simila procedo validas por ĉiu lando aliĝinta al UPU (Universala Posta Unuiĝo). Sed ĉu vi uzas la poŝton aŭ kurieron? en la dua kazo la kuriero zorgas pri ĉio kaj pagigas nur eventualan ekstraĵon.

Kaj nepre evitu sendi/ricevi nutraĵojn (frandaĵojn) por ĝuigi ies kongresanojn!
(Giorgio Silfer)

Komentoj

c-ano Marek Bamberski

Interese, la libro “Vita di Arnaldo”, la sama eldono en la itala lingvo en 2019, kostas ĉirkaŭ 10 € en la pola Amazon-retejo kaj 20 € en la itala Amazon-retejo. Sed al kiu (krom historiistoj) interesas nun la sensencaĵoj skribitaj de tiu socialisto Benito Mussolini kiu pro sia persona ambicio lasis la italan socialistan partion kaj fariĝis faŝisto? 

c-ano Giorgio Silfer

Al kolektistoj, kiuj eĉ ne komprenas esperanton. En 2003 mi akiris senpage la kaloĉajan “Vivo de Arnaldo”; kvar jarojn poste mi vendis ĝin kontraŭ cent kvindek eŭroj al la filino de unu el la juĝistoj en la Verona speciala tribunalo kiu kondamnis grafon Ciano kaj alitendencajn faŝistojn. Tre ĉarma sinjorino, cetere, ankoraŭ vivanta en provinco de Pavio.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.