Testota la nova bazo por telematikaj kunsidoj
HeKo 865 5-C, 2 mar 25
Morgaŭ la Konsulino, sen. Lorena Bellotti, kaj la vickonsulo pri bibliotekoj, sen. Rubeno Fernandez, testos unuafoje la novan sistemon kMeet per kiu, kadre de la domajno esperantio.net (neniom rilata al Usono), okazos la telematikaj kunsidoj de la Kapitulo, kaj iom post iom de ĉiuj fakrondoj kaj instancoj ene de la Esperanta Civito.