C-ano Giacomo Comincini partoprenis hodiaŭ en telematika kunveno de IYNF (Internacia Junularo de NaturAmikoj) kiel delegito de Esperanta Naturamikaro (ENa). En la kunsido ĉeestis deko da delegitoj de diversaj naciaj sekcioj kaj stabanoj de la organizo, kies sidejo estas en Prago. Dum la duhora kunsido, oni prezentis, en la angla, evoluojn kaj agadojn de ĉiuj sekcioj. Interalie, prenis la parolon reprezentantoj el Nederlando, Germanio, Ĉeĥio, Portugalio, Turkio kaj Grekio.
Rilate al ENa, c-ano Comincini klarigis la aliron de la establo kaj de la Esperanta Civito, donante informojn pri la pasinta Naturamika Kultursemajno en Esperanto (NAKSE) kaj la venonta Andaluza Esperanto-Rendevuo (AER). Oni montris viglan intereson pri la Esperanto-Domo de Malago kaj ĝia potencialo kiel centro por eventoj organizeblaj en eŭropa kaj mediteranea kadro.
La kunsidantoj notis la progresojn atingitajn de la naciaj sekcioj kaj decidis krei Telegram-grupon por konservi konstantan kontakton inter la partoprenantoj kaj faciligi kunlaboradon. Estas fakte deziro de IYNF, junulara sekcio de Naturfreunde Internationale, promocii pli da transnaciaj eventoj, kaj ENa konfirmiĝas kiel avangardo tiurilate ene de la naturamika familio. Cetere, la Junularo metos siajn kanalojn de informado je dispono de Esperanta Naturamikaro, tial ke novaĵoj el la establo atingu la ceteron de la membraro.
(gC)