La CdI-Komitato kunsidos en Malago
La Direkta Komitato de Centro di Interlinguistica kunsidos venontmonate en Malago, ĉar kvar estraranoj el kvin ĉeestos la andaluzan NAKSE kaj la postan parlamentan sesion.
La Direkta Komitato de Centro di Interlinguistica kunsidos venontmonate en Malago, ĉar kvar estraranoj el kvin ĉeestos la andaluzan NAKSE kaj la postan parlamentan sesion.
Fine de plurmonata esplora restado en Japanio, c-ano Giacomo Comincini, vickonsulo pri informado, individue renkontis la eksĉefministron de la regno, s-ron Ishiba Shigeru, en lia parlamenta oficejo, situanta en la tokia kvartalo Nagata.
Komenciĝis la telematika parto de la unua semestro en la akademia jaro 2026/27 ĉe Esplora Instituto de Esperantologio: unue startis la katedro de lingvistiko, per la kurso de prof. Ilona Koutny; ĝi daŭros unu semestron, male al tiu de la katedro de literaturo, kiu daŭros du.
La morto de Emma Bonino – eksvicprezidantino de la itala Senato kaj plurfoje ministrino – forprenas de la itala kaj eŭropa publika vivo figuron dum jardekoj ligitan al unu fundamenta demando: ĝis kie etendiĝas la impona silueto de la ŝtato, kaj kie komenciĝas la plena libereco de la individuo?
Du senatanoj de la Esperanta Civito, Alessio Giordano kaj Fernando Pita, fariĝis oficialaj membroj de Rondo Ferdinand de Saussure, scienca asocio kun sidejo en Ĝenevo.
La 343a numero de Literatura Foiro montriĝas aparte enhavoriĉa kaj ampleksa. Ĝi moviĝas inter lirikoj kaj eseoj, rakontoj kaj recenzoj, kulturaj analizoj kaj aktualaj demandoj, sed ĝia vera unueco fontas el komuna atento pri identeco, respondeco, memoro kaj la homa bezono doni sencon al nia ŝanĝiĝanta mondo per lingvo, arto kaj kritika penso.
La singapura iniciato instigi la civitanojn al ĉiutaga legado, kvankam ĝi povas unuavide aspekti kiel iom kurioza provo reenkonduki agadon per ekonomia stimulo meritas esti konsiderata malpli pro la rimedo elektita ol pro la politika kaj antropologia diagnozo kiun ĝi implicas: nome, ke en socio kie la
La Konsilio de “Pro Esperanto” (FPEF) kunsidis antaŭhieraŭ en pleno ĉe la naturamika Esperanto-Domo en Malago, sub la prezido de c-ano Giorgio Silfer; laŭ jama decido de la Konsulino, ŝi estas konstante reprezentata de la Unua Vickonsulo, sen. Manuela Blanco.
La Konsulino ricevis kaj dissendos al la Senato la amendojn al Lex argentaria, motivitajn de la transformo de fondumo Pro Esperanto al fonduso; la amendojn preparis la Unua Vickonsulo, sen. Manuela Blanco, interkonsente kun FPEF kaj komisie de la Kapitulo.
Ĉi-monate la svisa popolo referendumas pri modifo en la konfederacia konstitucio, kiu restriktus la signifon de neŭtraleco: interesa okazo por memori ke la historio de la esperanta popolo spertas plej diversajn difinojn pri neŭtraleco, kies du ekstremoj estas la signifo de “neŭtralulo” ĉe L. L.