julio 2026

Revenos la literatura PEN-premio

HeKo 914 4-B, 1 jul 26

La Asembleo de la Esperanta PEN, dum la venonta Kultura Esperanto-Festivalo, pritraktos la proponon restarigi la literaturan PEN-premion “La Verko de la Jaro”, kiu ĉesis post la forpaso de la karmemora c-ano Ljubomir Trifonĉovski: je alternaj jaroj pri originalaj poezio kaj prozo en esperanto.

KCE transdonas internaciajn rilatojn al la Kapitulo

HeKo 914 7-B, 10 jul 26

La Komitato de Kultura Centro Esperantista kunsidis hodiaŭ en Ĉaŭdefono, sub la prezido de c-ano Stano Keable, kun telematika alesto de du el la kvar membroj, plus la invitita vickonsulo pri informado: fakte preskaŭ ĉiuj partoprenantoj estas ankaŭ Kapitulanoj, kaj tia situacio preludis al grava decido rilate al la Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo (ALTE), kie membras KCE.

La kataluna IJK riskas fortan deficiton

HeKo 915 3-B, 19 jul 26

Se ne estos almenaŭ tricent aliĝoj al la Internacia Junulara Kongreso apud Barcelono en aŭgusto 2026, Kataluna Esperanto-Junularo riskos fortan deficiton: ĝis nun aliĝis ĉirkaŭ ducent sepdek, sed trideko el Afriko (malprobable vizota kaj vidota); kaj la partopreno el Iberio mem ne ŝajnas proporcie tiel granda kiel okaze de SAT-kongreso en 2019 (eĉ dum la pandemio).

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.