Per prelego konkludiĝis la konstitucia kurso

HeKo 914 6-C, 4 jul 26

Estis fermita hieraŭ la dumonata virtuala kurso pri la Civita Konstitucio, kiun gvidis c-ano Giacomo Comincini sub la aŭspicio de Esplora Instituto de Esperantologio (EIE). La finaj rimarkoj akiris la formon de prelego pri jura filozofio kaj historio, kohere kun la enhavo de lecionoj.

La Esperanta Civito estis prezentita ne kiel simpla organiza kuriozaĵo, sed kiel filozofie grava fenomeno, ĉar eksperimento de jura normigo por lingva komunumo en diasporo. La Civito supozas ke esperanto ne estas nur komunikilo, sed kultura spaco kapabla produkti instituciojn, civitanecon kaj publikan respondecon. Konstitucio aperas kiel disciplino de komuna tempo kaj rimedo kontraŭ efemereco kaj disiĝo. 

Tamen la prelego evitis triumfismon, indikinte la riskojn kiujn la Civito alfrontos dum tiu ĉi jarcento. Ĝia estonteco dependos de kapablo kunigi proceduron kaj kulturon, malfermitecon kaj identecon, kontinuecon kaj reformon. La Civito ne fermas demandon, sed instituciigas ĝin: ĉu Esperantio povas fariĝi subjekto aktiva de sia propra destino? La historion de Esperantio ni forĝas ĉiutage, per laboro kaj kleriĝo: c’est un plébiscite de tous les jours.

— HeKo-redakcio
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.