La Esperanta Civito sin prezentas en pluraj lingvoj

HeKo 914 9-C, 15 jul 26

La retagentejo de la Esperanta Civito nun proponas la novan sekcion “En aliaj lingvoj”, kie disponeblas sintezaj prezentoj pri la Civito en diversaj etnaj lingvoj. La paĝoj celas konigi ĝin ekster Esperantio kiel originalan konstitucian eksperimenton, bazitan sur la federisma filozofio por diaspora popolo, kaj kiel realaĵon sui generis en la perspektivo de internacia juro.

La prezento estas legebla en la oficialaj lingvoj de Svislando, de Unuiĝintaj Nacioj kaj de Afrika Unio; estas aldone informoj en la indonezia (ĉar grava lingvo de ASOAN/ASEAN). Oni antaŭvidas sekcion en aliaj lingvoj, kvankam ne oficialaj ĉe internaciaj organizoj, sed nuntempe ekzistas nur la japana versio. Ĉiu paĝo resumas la ĝeneralajn karakterizojn kaj la historion de la Esperanta Civito, ĝian raŭmisman filozofian fonon, la principon de ius sermonis, la proceduron de civitaniĝo, la rolon de la paktintaj establoj kaj la funkciadon de la leĝodona, ekzekutiva kaj arbitracia instancoj. La tekstoj klarigas ankaŭ la federacian kaj subsidiuecan strukturon de la Civito, ĝian normaron, simbolojn kaj eksterajn rilatojn.

La multlingva sekcio servos kiel referenca enkonduko por diplomataranoj, esploristoj, ĵurnalistoj kaj reprezentantoj de lingvaj aŭ kulturaj institucioj, kiuj deziras kompreni la naturon kaj la konstitucian originalecon de la Esperanta Civito. La paĝaron realigis la vickonsulo pri informado, c-ano Giacomo Comincini, tiel plenumante punkton de la Kapitulo laborprogramo prezentita en Malago komence de la mandato, kun la ĉiam dankenda teknika apogo de s-ro Gábor Deák.

— HeKo-redakcio
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.