La Komitato de Kultura Centro Esperantista kunsidis hodiaŭ en Ĉaŭdefono, sub la prezido de c-ano Stano Keable, kun telematika alesto de du el la kvar membroj, plus la invitita vickonsulo pri informado: fakte preskaŭ ĉiuj partoprenantoj estas ankaŭ Kapitulanoj, kaj tia situacio preludis al grava decido rilate al la Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo (ALTE), kie membras KCE.
C-ano Giorgio Silfer rimarkigis ke la kreskanta aktiveco en ALTE, kun oftaj kontaktoj kun Konsilio de Eŭropo pro diversaj projektoj, transbordas la mandaton adjudikitan al KCE per la direktivo Mühlemann kaj la koncerna aplika reglamento: la prizorgo de la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito (LTSEC). La reprezentado de Esperantio en sektoroj kiel la enmigrado, la minoraj kaj minoritataj lingvoj, la socikono apartenas al la eksteraj rilatoj de la Civito, kaj ne specife al la lingvotestado. Tial la kreita teamo Bellotti-Comincini-Giordano-Silfer devus kunsidi aparte, kiel komisiono rekte dependa de la Kapitulo, unuavice de la Konsulino kaj de la vickonsulo pri klerigado, des pli ke en la aluditaj kontaktoj evidentiĝas la rolo de la Civito kiel subjekto de internacia juro.
La Komitato unuanime akceptis la proponon reteni ĉe KCE nur la administradon de LTSEC kaj transdoni al la Kapitulo la zorgon de proparolisto ĉe internaciaj aŭtoritatoj, konforme al la konstitucia ĉarto. La kvaropa teamo tamen informados la KCE-Komitaton pri sia aktiveco.
Aliaj temoj traktitaj dum la kunsido estis la financoj (altigo de la nuna hipoteka prunto), la rilatoj kun Pro Esperanto (flegado de la parcelaj partoj ĉirkaŭ la Domo), la stato de la somera programo (kvalite tre bona, kvante nur sufiĉa).
La KCE-Komitato rekunsidos 4 septembro kaj 2 oktobro 2026.