Oka de Marto: la posteula respondo atendata de Simone

HeKo 866 4-B, 8 mar 25

Mi miras ke la ekspluatado de la virino estas tiel facile akceptita.  Se konsideri la antikvajn demokratiojn, profunde ankritajn en idealo de egaleco, oni apenaŭ komprenas ke la statuso de la sklavoj al ili ŝajnis natura: la kontraŭdiro devus esti evidenta.

Iam eble la posteularo sin demandos kun la sama miro kiel demokratioj burĝaj aŭ popolaj konservis senskrupule radikalan malegalecon inter la du seksoj. Pormomente, eĉ se mi vidas klare la kialojn, mi restas profunde surprizita. 

Koncize: mi pensis ke la klasbatalo devus pasi antaŭ ol la seksbatalo. Nun mi opinias ke oni devas realigi ambaŭ kune.

(Simone de Beauvoir, “Tout compte fait”, 1972)

Se la klasbatalo fiaskas, ankaŭ la seksbatalo fiaskas. Ĉu tro simpla dedukto?

(fem)

Komentoj

c-ano Giorgio Silfer

Estas rimarkinde ke nur la Esperanta Civito memoras pri la Oka de Marto. Neniu gazetara komuniko de UEA aŭ de SAT aŭ de TEJO estis dissendita hieraŭ.

c-ano Marek Bamberski

Diri ion pri Simone de Beauvoir sen mencii Jean-Paul Sartre estas kiel diri nenion. Ĉi tiuj du homoj estis kiel du duonoj de la sama frukto. La fakto, ke ĝi ne estis dolĉa frukto sed prefere amara, estas alia afero. La ideoj de De Beauvoir estis plejparte formitaj fare de Sartre. La feminismo de Beauvoir naskiĝis ĉefe pro la fakto ke Sartre rigardis geedzecon kiel malliberejon. Do ili du vivis en tre loza konkubeco, en libera amo kaj seksaj trianguloj kaj kvaranguloj. Sartre havis multajn amantinojn, de Beauvoir ankaŭ estis poliandria, kaj krome ŝi estis ambaŭseksema. Ili ambaŭ venis de riĉaj burĝaj familioj. Ili ne devis multe labori por pluvivi. Ĉar ili ne povis ŝanĝi sian propran privilegian socian klason (la burĝaro), ili decidis perforte “feliĉigi” la proletaron, t.e. la laboristan klason. Ili iĝis marksistoj kaj praktikis komunisman filozofion. Nek Simone de Beauvoir nek Jean-Paul Sartre iam ajn kondamnis la krimon de la “Ruĝa Teroro” farita de la judaj bolŝevikoj en la jaroj 1917-1923, en kiu pluraj milionoj da senkulpaj homoj estis murditaj. Ili ankaŭ ne kondamnis la krimojn de Stalin, en kiuj dekoj da milionoj da homoj mortis dum la venontaj tridek jaroj. En 1973, sep jarojn antaŭ sia morto, Sartre skribis: “La revolucia potenco devas forigi certan grupon da homoj, kiuj minacas ĝin, kaj mi vidas neniun alian manieron ol mortigi ilin. Oni ĉiam povas eliri el malliberejo… La revoluciuloj de 1793 verŝajne ne mortigis sufiĉe da ili.” Tiuj vortoj klare montas kiaj homoj ili estis.
Laŭ mi, kaj Simone de Beauvoir kaj Jean-Paul Sartre estas sendube negativaj personoj. 

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.