aŭgusto 2025

Kultura festeno de la esperanta teatro en Ĉaŭdefono

HeKo 881 3-B, 31 jul 25

La Kultura Esperanto-Festivalo prenis vojturnon favoran al teatro okaze de sia 14a eldono: hodiaŭ per la prezento de “Ŝakludado” fare de Arno Lagrange, laŭ rakonto de Stefan Zweig; morgaŭ per la teatra ateliero de Rolando Giancola kaj la parol-ago inspirita de “Ginevra”, de Edmond Privat; postmorgaŭ per la unuakta dramo “Sur la fina benko”, de Giorgio Silfer.

Morgaŭ ekos la kurso pri literaturo kadre de EIE

HeKo 881 7-B, 4 aŭg 25

Post la lastjara eksperimenta kurso pri bibliotekologio, zorge de c-ano Rubèn Fernández, morgaŭ ekos la unua kurso kadre de la katedro pri literaturo ĉe Esplora Instituto de Esperantologio, en la Helvetia Esperanto-Domo: ĝin gvidos la kunaŭtoro kaj nuna redaktanto de la dua eldono de “Historio de la esperanta literaturo”, c-ano Giorgio Silfer.

Peza akuzo de Buller kontraŭ Corsetti kaj UEA-estraro

HeKo 881 9-A, 6 aŭg 25

Al la demando “Ĉu via baza tezo estas, ke UEA ja posedus la necesajn monrimedojn por konservi la Centran Oficejon kun oficistaro, iom vastan eldonan agadon kaj diversajn aliajn tradiciajn agadojn siajn, sed mem decidas tion ne fari?” s-ro Osmo Buller, eksdirektoro de la CO de la Universala, respondis jese en la nordeŭropa skandalisma retgazeto kutime funkcianta kiel voĉtubo de la op

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.