Historia tago en Strasburgo pro tri parlamentaj balotoj

HeKo 866 8-E, 12 mar 25

La Komisiono (jure komisararo) de Eŭropa Unio, pere de sia prezidantino Ursula von der Leyen, emfazis hodiaŭ sian forton vidalvide al la EU-Parlamento, kreante embarason ene de la parlamentaj grupoj kaj dividon eĉ ene de naciaj registaroj.

La prezidantino liveris tri proponojn: pri ĝenerala pliarmado, pri subteno al Ukrajno kontraŭ Rusa Federacio, pri akciza reprezalio kontraŭ Usono. La ĝenerala pliarmado estis aprobita per 419 voĉoj kontraŭ 204, kun 46 sindetenoj. Emblema estas la kazo de Italio: kaj ĝia politika majoritato (centre-dekstra) dividiĝis kaj ties opozicio diseriĝis — unuflanke postfaŝistoj kaj berluskonanoj poris dum la ekstremaj suverenistoj kontraŭis; aliflanke ekologiistoj favoris, dum la kvinstela partio kontraŭis kaj la postkomunistoj eĉ kraŝis (la kolegie deciditan sindetenon elektis nur eta plimulto, la ceteraj favoris).

La kartoj des pli miksiĝis okaze de voĉdono pri rezolucio reafirmanta la subtenon al Ukrajno: ĉi-foje berluskonanoj kaj postkomunistoj konverĝis favore, postfaŝistoj kaj ekologiistoj sindetenis, suverenistoj kaj kvinsteluloj kontraŭis. La konfuzo paradigmis ankaŭ por aliaj landoj, kvankam ne tiom pitoreske kiel por Romo. 

Pli homogena la parlamenta sinteno rilate al la akcizoj kontraŭ Usono. La ĵus ekinta ekonomia milito inter la du nordaj bordoj de la Atlantiko duobligas la avantaĝojn por la eŭropa militindustrio, kiu signife koncentriĝas en Germanio kaj Francio: danke al malhelpo importadi pro altaj akcizoj kaj al urĝodeklaro de interna pliarmado, ilia produktado plej kreskos; krome la urĝoklaŭzo rajtigus al forta enŝuldiĝo de la ŝtato (ne ebla en Germanio sen tiu klaŭzo). Indas sin demandi ĉu Volkswagen resurektos konstruante tankojn anstataŭ aŭtomobiloj… S-ino von der Leyen parolas angle, sed rezonas karologrande.

(Giorgio Silfer)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.