En julio 1943, kiam la itala imperio estis perdita kaj la Interligitoj jam atingis Sicilion, la reĝo kun generaloj unuflanke kaj frondo interna al la faŝista partio aliflanke preparis la puĉon kiu, la 25an de julio, kaŭzis la areston de Benito Mussolini kaj la finon de lia diktaturo, anstataŭita de plena povo al la reĝo. La puĉon faciligis la Granda Konsilio de faŝismo, speco de politburoo, kie diversaj malkontentuloj, gvidataj de eksambasadoro Grandi kaj de grafo Ciano, bofilo de Mussolini, aprobigis rezolucion por modifi la povostrukturon de la regno.
Tiun historian eventon memorigas la lasta novaĵo en la krizanta Universala: oni komencas paroli pri internaj ŝanĝoj, kaj la rolo de Grandi ŝajnas atribuita al Orlando Raola, kiu petas eksterordinaran “konstitucian kunvenon” por “kviete kaj profunde analizi nian malnoviĝintan statuton kaj strukturon, por serioze respondi la jenajn fundamentajn demandojn:
- ĉu vere asocio bazita sur landaj asocioj estas la plej taŭga maniero mobilizi niajn laborfortojn kaj atingi niajn celojn en la nuna tempo?
- ĉu Komitato kun la konsisto kaj elektoreguloj de la nuna komitato povas vere plenumi la taskon esti la plejsupera organo de la Asocio?
ĉu la ĉefa celo de la [A]Socio estas priservi la membrojn aŭ antaŭenigi Esperanton (jes, ambaŭ, sed en kiu ordo de prioritato)?”
La nuna statuto estas tiu sur kiu regis sin la lapennismo antaŭe kaj la lapennismo sen Lapenna poste. Ne eblus modifi ĝin sen renverso de la reĝimo. Ĉiukaze, la propono Raola pruvas ke la situacio interna estas malbona.